Amerika Universitato

usona universitato From Wikipedia, the free encyclopedia

Amerika Universitato
Remove ads

American University (angle American University; en inicialoj : AU) estas privata universitato en Vaŝingtono kiu elstaras ĉefe en studfakoj destinitaj por trejni publikajn figurojn, diplomatojn kaj ŝtatistojn [1][2] kiel internaciajn rilatojn, publikan administradon, publikan politikon kaj politikan scienco kaj tanĝantajn kampojn kiel ekzemple amaskomunikado, ekonomiko kaj juro [3][4].

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...

La universitato, estis fondita en 1893 fare de la metodista pastoro John Fletcher Hurst, kiu serĉis krei institucion kiu antaŭenigus publikan servon, internationalismo kaj pragmatan idealismon. Malgraŭ la alligiteco de la institucio kun la Metodista eklezio, ekzistas neniu postulo por studentoj aŭ fakultato por identiĝi kun ĝi.

Ĉirkaŭ kvinono de la studentoj de la instituto venas de landoj ekster Usono.

Remove ads

Historio

Thumb
La flago de la Amerika Universitato

La metodista pastro John Fletcher Hearst laboris por la starigo de institucio por trejni laboristojn por la publika servo kaj ankaŭ elektis la lokon, en la kampara areo de la Distrikto de Columbia. La leĝo por establi la institucion estis pasigita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj en 1893 [5], kaj konstruado komenciĝis en 1905 kaj studoj finfine komenciĝis en 1914. La universitato akceptis virinojn kaj afrik-usonanoj en ĝiaj vicoj ekde ĝia unua tago, neakceptebla ago en tiu tempo.

Dum la Unua Mondmilito, la universitato donis al la Usona Armeo la rajton uzi ĝiajn instalaĵojn kaj aparte ĝiajn kemiajn laboratoriojn, kie la United States Army Chemical Corps estis establita. Inter aliaj, James Bryant Conant kaj Robert Mulliken laboris en tiu instalaĵo [6]. Alia parto de la instalaĵoj de la universitato estis utiligita fare de la Usona Korpuso de Inĝenieroj (United States Army Corps of Engineers) kiel armilesplorado, esplorado kaj disvolvado (Camp Leach).

En 1947, la universitato malfermis sian staĝprogramon, en kiu ĝi ofertas studentojn de universitatoj trans Usono semestron kiu inkluzivas studojn kaj restadon en la ĉefurbo kaj dungado en registaraj institucioj. Diplomiĝintoj de ĉi tiu programo inkluzivas prezidentajn kandidatojn Paul Ryan kaj Michael Dukakis, Sekretarion pri Sano Donna Shalala, senatanojn, kongresanojn, lobiistojn kaj registarajn oficialulojn.

En 1949, Washington College of Law kunfandiĝis kaj estis inkluzivita en la universitato.

Dum la 1960-aj jaroj, la branĉoj de la usona registaro (inkluzive de la CIA kaj Usona Departemento de Defendo) uzis la universitaton kiel parton de politikaj pensfabrikoj kaj financis esploradon por la avantaĝo de la registaro [7].

En 1979 komencis funkcii televidstacio American University Television (ATV), kiu estis kreita kaj elsendita nur de studentoj de la universitato. Ekde 2007, la universitata televidstacio estas en la interreto [8].

En 1986, la saudi-arabia magnato Adnan Khashoggi donacis 5 milionojn da dolaroj por establi sportcentron nomitan laŭ li, la centro estis establita kaj portis lian nomon malgraŭ la eksplodo de la afero Iran-Contra, kiu makulis lian reputacion. Nur kiam la daŭra donaco de Khashoggi ĉesis meze de la naŭdekaj, lia nomo estis forigita de la centro [9].

Remove ads

Kampuso

La universitato havas du apudajn kampusojn. La origina malnova kampuso estis dizajnita fare de Frederick Law Olmsted sur Masaĉuseca Avenuo en nordokcidenta Vaŝingtono. Kiam la universitataj konstruaĵoj troviĝas en publika ĝardeno kiu ankaŭ estas uzata kiel arboreto.

Akademia organizo

La universitato konsistas el ok fakultatoj, nomitaj kolegioj aŭ lernejoj, kiuj enhavas ĝiajn akademiajn programojn:

  • kolegio de Arto kaj Sciencoj (CAS)
  • Kogood lernejo de Komercadministracio kaj Ekonomiko (KSB, 1949 ,nomita en 1999 laŭ Robert Kogood)
  • lernejo de Komunikado (SOC)
  • lernejo de Edukado (SOE)
  • lernejo de Internacia Servo (SIS, 1958)
  • lernejo de Administrado kaj Profesiaj Studoj (SPExS)
  • lernejo de Registaro kaj Publika Servo (SPA, 1957) [10]
  • Vaŝingtona Kolegio de Juro (WCL, 1949 )

Famaj diplomiĝintoj

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads