Andrzej Sariusz-Skąpski

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Andrzej Adam Sariusz-Skąpski (naskiĝis la 20-an de novembro 1937 en Krakovo, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola socia aktivulo, en la jaroj 2006–2010 prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Vivo

Lia patro, Bolesław Skąpski, kiu antaŭmilite laboris kiel prokuroro en Ministerio pri Justeco en Varsovio, estis murdita en Katin.

En 1962 finis studojn pri akva konstruado en Krakova Politekniko. Laboris kiel geodeziisto kaj projektisto. De 1975 loĝis en Zakopane.

En 1989 kunkreis krakovan Asocion de Familioj Viktimoj de Katin en Suda Pollando. En la jaroj 1996–2003 estis vicprezidanto de la Konsilio de Federacio de Katinaj Familioj, kaj en 2006 iĝis ties prezidanto. En 1993 distingita per Ora Merit-Kruco. Aprile 2008 konsilio de Pola Katina Fondaĵo atribuis al li Medalon de Memor-Tago pri Viktimoj de Katina Murdo, sed li ĝin ne akceptis.

Andrzej Sariusz-Skąpski pereis en katastrofo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk. La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. La 21-an de aprilo samjare entombigita en Rakowicki Tombejo en Krakovo.

Remove ads

Privata vivo

Lia edzino estis Janina. Ili havis du filinojn - Magdalena kaj Izabella, kiu en 2010 iĝis prezidantino de la Federacio de Katinaj Familioj.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads