Federacio de Katinaj Familioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Federacio de Katinaj Familioj (pole Federacja Rodzin Katyńskich) estas pola neregistara organizaĵo, grupiganta aktivulojn de Katinaj Familioj de la tuta lando, kaj celanta memorigi viktimojn de la Katina murdo kaj polajn viktimojn de komunismo en Sovetunio. Ĝi establiĝis la 3-an de oktobro 1992 laŭ iniciato de Bożena Mamontowicz-Łojek.

Rapidaj faktoj neprofitcela organizaĵo, Komenco ...

Danke al iniciato de la Federacio fondiĝis i.a. militaj tombejoj en lokoj de ekzekuto de polaj oficiroj en Katin (Pola Milita Tombejo en Katin), Miednoje kaj Ĥarkovo (Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo).

Marte 2010 ombudsmano Janusz Kochanowski honorigis Federacion de Katinaj Familioj per insigno "Za Zasługi dla Ochrony Praw Człowieka" (Pro Meritoj por Protekto de Homaj Rajtoj)

Remove ads

Estraro

Antaŭa prezidanto de la fondaĵo Andrzej Sariusz-Skąpski pereis en kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 en Smolensk. Post lia morto prezidas lia filino Izabella Sariusz-Skąpska.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads