Anmitsu

From Wikipedia, the free encyclopedia

Anmitsu
Remove ads

Anmitsu (japane: あんみつ) estas japana dolĉaĵo, wagashi, tre ŝatata dum deko da jaroj.

Thumb
Anmitsu

Ĝi estas farita el malgrandaj agaragarkuboj, travidebla ĵeleo farita el algoj, kiujn oni servas en bovlo kun anko (an estas la unua parto de anmitsu), pasto el ruĝaj azuki-faboj, kuiritaj pizoj, pecoj de ananaso kaj ĉerizoj. Ofte estas aldonita bovleto de dolĉa nigra siropo, mitsu (la dua parto de anmitsu), kiun oni verŝas super la ĵeleo antaŭ manĝo. Anmitsu estas kutime manĝata per kulero kaj forko.

Remove ads

Variantoj

Ekzistas kelkaj variaĵoj de tiu deserto.

  • Mitsumame estas anmitsu sen fabopasto.
  • En mame pizoj anstataŭas an.
  • Krema anmitsu estas anmitsu kun glaciaĵo.
  • Shiratama dango estas ofte aldonita.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads