Anno (dolĉaĵo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Anno (dolĉaĵo)
Remove ads

Anno[1][2][3] (japane  (あん), anjapane 餡子 (あんこ), anko; koree 팥소, patso; ĉine 豆沙, dòushā) estas japana pasta dolĉaĵo preparata per miksado de sukero al boligitaj kaj dispremitaj semoj aŭ nuksoj. La azukia anno estas manĝata kiel deserto. Oni uzas ĝin por fari moĉion kun anno nomata daifuku. Kiam la azukio estas kuirita kaj kaĉigita, ĝi formas dikan paston aŭ kaĉon.

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Anno (nomo).
Thumb
Anno el azukio.
Thumb
Daifuku kun anno ene.
Remove ads

Enhavo

Oni povas fari annon el azukiofazeolo, fabo, pizo, terpomo, batato, kaŝtano k.a. La plej konata speco de anno estas azukianno (japane 小豆餡あずきあん, azukian), farita el azukioj.

Specoj

Ekzistas diversdensaj tipoj de annoj:

  • Grajnanno (japane 粒餡 (つぶあん), tsubuan) konsistas el boligitaj (sed ne dispremitaj) azukisemoj kun sukero.
  • Dispremita anno (japane  (つぶ) (あん), tsubushian) konsistas el boligitaj kaj dispremitaj azukisemoj.
  • Kribrita anno (japane  () (あん), koshian) estas boligitaj kaj dispremitaj kaj poste kribritaj por senigi membranojn.
  • Sekigita anno (japane  (さら) (あん), sarashian) estas sekigita, kaj poste remalsekigita por uzo.
Remove ads

Uzoj

Jen diversaj pladoj enhavantaj annon.

Japanaj

Ĉinaj

Koreaj

  • Baram tteok
  • Bungeoppang
  • Chalboribbang
  • Hobbang
  • Bulko de Gyeongju
  • Patbingsu
  • Patjuk
  • Songpyeon

Vjetnamaj

  • Chè ba màu
  • Chè đậu đỏ

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads