Anteno (biologio)

artropoda sensa korpoparto From Wikipedia, the free encyclopedia

Anteno (biologio)
Remove ads

La antenoj estas sensaj organoj de iuj Artropodoj, per kiuj ili tuŝas, gustas kaj flaras. Tiuj estas segmentaj membroj situantaj sur la kapo aŭ sur la cefalotorako. Ili povas esti unubranĉaj aŭ dubranĉaj[1].

Thumb
Diversaj formoj de la insekta anteno
Thumb
Eŭropa omaro kun siaj ruĝaj antenoj

La Krustacoj povas havi du parojn da antenoj, en tiu okazo la pli malgrandaj antenoj estas dirata antenetoj. La Insektoj havas nur unu paron da antenoj. El la Artropodoj, nur la Chelicerata kaj la Proturoj estas sen anteno.

La antenoj konsistigas el tri segmentoj: la fusto (fiksita ĉe la kapo) la pedunklo kaj la flagelo (ofte dividita el multaj segmentoj nomataj flagelomeroj). La Vostsaltuloj kaj Dipluroj havas muskolojn en ĉiuj segmentoj de ilia antenoj, tiu, kiu permesas al ili ĉiujn movigi. Ĉe la aliaj Artropodoj, nur la du unuaj segmentoj havas muskolojn.

La antenoj tre gravas en la seksa vivo de Papilioj. Dank'al tiuj, ili kapablas flari la feromonojn de seksa partnero al pli de 10 kilometroj.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads