Antibes
komunumo en la departemento Marbordaj Alpoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Antibes Juan-les-Pins estas mezgranda, ĉemara franca komunumo lokita en la departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Grasse kaj ĝi dividiĝas al du kantonoj.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Antibes (stacidomo). |

La loĝantojn de Antibes oni nomigas Antibois. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 76 612 loĝantoj sur areo de 26,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 893 loĝantoj/km².
Remove ads
Geografio
La urbo situas ĉe la Mediteraneo, ĉirkaŭ 200 kilometroj oriente de Marsejlo, kaj 23 kilometroj sudokcidente de Nice (la prefektejo).
Famuloj
- Honoré Tournely (1658-1729) teologo
- Honoré Charles Reille (1775-1860)
- Jacques Audiberti (1899-1965), franca verkisto
- Christophe Gans, filmfaristo
- Julien Lepers, televidofertanto
- Nicolas de Staël, pentristo
- Alphonse Allais
- Veust Lyricist, muzikisto
- Edmond Lahaye (1886-1981), pentristo
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Antibes estas
Krasnogorsk (ruse Красногорск) en la Moskva provinco de Rusio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT-ejo
- Fotoj Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads