Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
regiono de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, mallongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur) estas regiono en suda Francio, ĉe la Mediteraneo apud Italio. Ĝi konsistas el la ses departementoj: Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco), Hautes-Alpes (Altaj Alpoj), Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj), Bouches-du-Rhône (Riverbuŝoj de Rodano), Var kaj Vaucluse. Ĝi estis kreita sub la nomo "Provenco-Bordo Lazura-Korsiko" en 1960. Ĝi fariĝis "Provenco-Bordo Lazura" post la konstitucio de la korsika regiono en 1970 tiam estis renomita Provenco-Alpoj-Bordo Lazura en 1976. Ekde 2018, la regiona konsilio uzis la nomon "Regiono Sud Provenco-Alpoj-Bordo Lazura" (mallonge "Suda regiono") en siaj komunikaj dokumentoj, kvankam la oficiala nomo de la regiono restas senŝanĝe.

La najbaraj regionoj estas norde Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj okcidente la administra regiono Okcitanio, kvankam menciindas ke la historia, lingva kaj kultura regiono Okcitanio kovras ankaŭ la tuton de la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Ĉefurbo de la regiono estas Marsejlo, france Marseille. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Aix-en-Provence, Avignon, Nice, Cannes kaj Toulon. ISO-kodo de la regiono estas FR-U.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads