Antonie Janisch

aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Antonie Janisch
Remove ads

Antonie Janisch [janiŝ] estis aŭstrohungara aktoro.

Thumb
Antonie Janisch
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Antonie Janisch[1] naskiĝis la 9-an de majo 1848 en Vieno, ŝi mortis la 12-an de oktobro 1920 en Vieno.

Remove ads

Biografio

Antonie Janisch devenis el varia hungara-aŭstra familio kaj kreskis en malĝojaj cirkonstancoj. Baldaŭ ŝi ricevis siajn aktorajn lecionojn de la geedza paro Zerline kaj Ludwig Gabillon. En 1863 ŝi debutis en la Burgoteatrejo en sia naskiĝurbo. Ne venis la atenditaj sukcesoj, tial ŝi translokiĝis al Berlino, kie ŝi engaĝiĝis al la Teatro Wallner. La sukcesoj venis, kiam ŝi iris al Teatro Thalia en Hamburgo en 1869. Post 3 jaroj ŝi revenis al Burgoteatrejo. Post la geedziĝo (1873) ŝi rezignis pri la roloj, sed en 1875 la geedzeco fiaskis. Ŝi denove estis videbla sur scenejo de la Burgoteatrejo, poste ŝi turneis en Germana Regno, Britio kaj Usono. Ŝi emeritiĝis en 1893 kaj vivis plu sola.

Remove ads

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)

Käthchen von Heilbronn, Preziosa, Luise, Marguerite (malriĉa nobelo), Gertrud (grafo Waldemar), Marianne (La gefratoj), Hedwig, Melitta (Sapfo).

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads