Anwar Ibrahim

ĉefministro de Malajzio From Wikipedia, the free encyclopedia

Anwar Ibrahim
Remove ads

Malaja nomo: La nomparto "Ibrahim" estas patronimo kaj ne familia nomo; la persono nomiĝas Anwar.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Anwar Ibrahim (malaje: أنور بن إبراهيم; naskiĝis la 10-an de. aŭgusto 1947 en Bukit Mertajam, Penang, Malajzio[1]) estas malajzia politikisto kaj estas ĉefministro de Malajzio ekde novembro 2022[2]. En la fruaj 1970-aj jaroj li estis unu el la fondintoj de la islama movado en Malajzio kaj estis implikita en la demokratiiga procezo.

Thumb
Post kiam lia edzino Wan Azizah Wan Ismail rezignis pri ŝia mandato, Ibrahim estis April 2008 elektita kiel ŝia posteulo al parlamento

Inter 1986-1990 li estis ministro pri edukado. Laŭ lia iniciato, lernejoj kaj la amaskomunikilaro komencis enkonduki norman elparolon de la malaja lingvo, proksime al la elparolo de la indonezia lingvo.

Ibrahim estas unu el la 138 subskribintoj de la malfermita letero "Komuna vorto inter ni kaj vi" (angle A Common Word Between Us & You), kiun personecoj de Islamo sendis la 13-an de oktobro 2007 al gvidantoj de kristanaj eklezioj ĉie (angle: Christian Church Leaders Everywhere[3].

Remove ads

Premioj

  • La ĉefmedalo "Al la centjara jubileo de Iqbal" de la Prezidento de Pakistano (1979)
  • Premio "Modera islamano" Premio de la Centro por Islamaj kaj Demokratiaj Studoj (Usono, 2005)
  • Inkludo en la liston de la 100 plej influaj homoj en la mondo de la revuo Time (2008)
  • Premio "Por elstara kontribuo al la evoluo de demokratio" de la Asocio de Islamaj Sociaj Sciencistoj (2010)

Kritiko

La 3-an de januaro 2023, Anwar nomumis sian filinon Nurul Izzah kiel la altranga ekonomia kaj financa konsilisto de la ĉefministro, levante dubojn kaj disputojn inter ĉiuj partioj, ankaŭ ekigis kritikon prinepotismo de la registaro[4].

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads