Retservilo Apache

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Apache estas unu el la plej multe uzataj TTT-serviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.

Rapidaj faktoj Aŭtoro, Programisto ...

Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.

Remove ads

Instalo en Vindoza komputilo

Versio 2.0.55

Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.

Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".

Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.

Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
Al la demando : Server Name, skribu : localhost
Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson

Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.

Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.

Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.

Versio 2.4.16

Postuloj por Windows 10:

  • "Skype" estu forigita el la komputilo.
  • Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
  • "Microsoft Visual C++ 2015 redistributable" estu instalita en la komputilon

Instalo:

  • Elŝutu "Apache 2.4.16 Win32" el retejo Apache Lounge[3].
  • Malpaku la ZIP-dosieron en C:\Apache24
  • Redaktu C:\Apache24\conf\httpd.conf (Listen 80; ServerName 127.0.0.1; DocumentRoot "c:/Retejo"; <Directory c:/Retejo> -ekzemple-)
  • Instalu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k install)
  • Startigu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k start)
  • Zorgu ke "Apache HTTP Server" povu trapasi la fajroŝirmilon

Kontrolo:

  • Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la adreson http://127.0.0.1 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
Remove ads

Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)

Versio Apache/2.4.52

Instalo:

  • Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
  • Tajpu sudo apt update
  • Tajpu sudo apt install apache2
  • apache jam estas preta funkcii
  • Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/apache2/apache2.conf aŭ /etc/apache2/ports.conf
  • La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html

Kontrolo:

  • Same kiel por Windows
  • Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.
Remove ads

Sistemoj

Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads