Apalit

urbo de la Filipinoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Apalit
Remove ads

Apalit - tagaloge Lungsod ng Apalit - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango.

Thumb
Urbodomo de Apalit
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Apalit kuŝas sur ebenaĵo laŭ rivero, la mara golfo estas proksime . Meksikurbo (Filipinoj) troviĝas 13, Guagua 15, Lubao kaj la provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) po 18, Angeles 29, Kezonurbo 44, ĉefurbo Manilo 47 kilometrojn (aere) .

Thumb
Kolegio en Apalit

Historio

Apalit unue estis establita kiel unu el la misiaj kapeloj supozeble en 1597. Post longa hispana dominado Apalit travivis usonan, poste japanan dominadon. Ĉirkaŭ 2010 Apalit atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).

Thumb
Preĝejo en Apalit (1590)

Religio kaj eduko

En Apalit vivas kristanoj plejparte kun plimulto de katolikoj. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.

Krom la elementa kaj mezlerneja edukado Apalit havas instituton kaj kolegion.

Trafiko

Apalit iam havis fervojan kontakton kun Manilo, sed la reloj estas malkonstruitaj. La urbego havas trairan vojon el San Fernando kaj malgravajn flankovojojn. Ene de Apalit oni uzas triciklojn, busetojn kaj aŭtobusojn.

Klimato

La klimato de Apalit estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 792 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, inter majo-oktobro ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads