Arkivo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arkivo aŭ arĥivo estas loko, kie oni konservas dokumentojn de oficejo aŭ organizaĵo. Tiel nomata labora arkivo enhavas dokumentojn ankoraŭ uzatajn. Aliajn dokumentojn oni, post proceduro de selektado, transdonas al historia arkivo. Pri arkivo okupiĝas arkivisto kaj la scienco koncernata de tiu agado estas Arkiviko.



Ĉiu lando havas aŭ havu nacian arkivon. Grandaj kaj konataj naciaj arkivoj estas ekzemple Archives Nationales de Francio, Deutsches Bundesarchiv de Germanio kaj National Archives de Usono. Leĝoj reguligas kio estas konservenda. Fama estas cetere la sekreta vatikana arĥivo. Krom ŝtataj kaj ekleziaj arkivoj ekzistas, trie, privataj arkivoj.
Remove ads
Esperanto

Gravaj arkivoj por materialoj, kiuj temas pri la historio de Esperanto estas Esperantomuseum en Vieno kaj la iama Arkivo de UEA ĉe la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, donacita kaj translokita al Vieno en 2023. Ankaŭ la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en Ĉaŭdefono, kies sorto estas tamen iom nebula.
Laŭ Francisko Azorín arkivo estas Kolekto da malnovaj aktoj k. dokumentoj. Loko kie oni gardas dokumentojn.[1] El tio li derivigas la terminojn arkivisto, arkivejo kaj ŝtata arkivo.
Remove ads
Aliaj arkivoj
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads