Armena simbolo de eterneco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La armena simbolo de eterneco aŭ Arevaĥaĉ ("Sun-Kruco"), armene հավերժության նշան (haverĵutjan nŝan) estas antikva armena nacia simbolo ligita al la nacia identeco de la armena popolo. Ĝi estas unu el la plej oftaj simboloj en armena arkitekturo, ĉizita sur ĥaĉkaroj kaj sur la muroj de preĝejoj[1] .
Evoluo kaj uzado

Kupolo de la Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc
En mezepoka armena kulturo, la simbolo de eterneco simbolis la koncepton de eterna, ĉiela vivo[2]. Ekde la 5-a jarcento, ĝi aperis sur armena stelaro, poste fariĝante parto de ĥaĉkara simbolismo. Ĉirkaŭ la 8-a jarcento la uzo de la armena simbolo de eterneco fariĝis jam delonge establita nacia ikonografia praktiko kaj ĝi konservas sian signifon ĝis modernaj tempoj[3]. Krom esti unu el la ĉefaj elementoj de la krucoŝtonoj, ĝi povas esti trovita sur preĝejaj muroj, tomboŝtonoj kaj aliaj arkitekturaj monumentoj. Rimarkindaj preĝejoj kun la simbolo de eterneco inkluzivas la preĝejon Maŝtoc Hajrapet de Garni, Horomajr, Nova Varagavank, monaĥejo Cicernavank. Simila simbolo aperas en la reliefoj de la Granda Moskeo kaj Hospitalo Divriği, kaj verŝajne pruntepreniĝas de pli fruaj armenaj preĝejoj en la areo. Ĝi ankaŭ troveblas sur armenaj manuskriptoj.
- Hariĉavank, 7-a jarcento.
- 18 simboloj de eterneco en kopta preĝejo, Egiptio, 12-a jarcento.
- Gandzasar, 13-a jarcento.
La simbolo de eterneco estas uzata sur la logotipoj de registaraj agentejoj kaj sur datrevenaj moneroj, same kiel armenaj registaraj agentejoj kaj neregistaraj organizaĵoj kaj institucioj en Armenio kaj la armena diasporo.
La simbolo estas uzata ankaŭ de armenaj novpaganaj organizoj kaj iliaj sekvantoj. Ĝi estas nomata de ili "Arevaĥaĉ" ("sunkruco")[4][5][6][7] .
Remove ads
Signifo

La simbolo de eterneco simbolis deziron de bono, suno, vivo, fajro, fulmo, fekundeco kaj akuŝo. Dekstra kaj maldekstra sundiskoj kiel hinduisma simbolo svastiko 卍 卐, la markoj atribuitaj al la aktiva kaj pasiva signifoj kaj uzeblaj por karakterizi la signifojn. Ekzemple, la bebolito ornamita per la simbolo de eterneco de la dekstra turniĝo estas destinita por knaboj, kaj en la kazo de la maldekstra turniĝo - por knabinoj. Kaj dudimensiaj kaj spacaj efektivigoj. Kutime ĝi havas maksimume 8 flugilojn kaj simbolas renaskiĝon kaj progreson[9].
Remove ads
ArmSCII kaj Unikodo
En ArmSCII, Armena Norma Kodo por Informo-Interŝanĝo, la armena simbolo de eterneco estis kodita en 7-bitaj kaj 8-bitaj normaj kaj ad hoc-kodigoj ekde almenaŭ 1987. En 2010 la Armena Nacia Instituto de Normoj proponis kodigi armenan simbolon de eterneco en la unikoda karaktraro, kaj ambaŭ dekstraj kaj maldekstraj armenaj simboloj de eterneco estis inkluzivitaj en Unikoda versio 7.0 kiam ĝi estis liberigita en junio 2014[10] .
Galerio
- Preĝejoj
- Sankta Ripsime (preĝejo), Eĉmiadzin (7a jc.)
- 5-arka simbolo de eterneco en la Katedralo de la Sankta Dipatrino, Hariĉavank, Artik (13a jc.)
- Monaĥejo Makaravank, Aĉaĝur (10a jc.)
- Gandzasar, 13a jc.
- Monaĥejo Geghard, 13a jc.
- Dekoraciaĵo ĉe monaĥejo Tegenjac
- Miniaturo en evangelio de Stepanos, 1201
- Armena manuskripto de Hovsian, 1316
- Tombo de la princo Hasan Ĝalaljan, 1214-1261
- Juda tombejo en Jegegis, 13a jc.
- Aghout tombejo en Sisian
- Modernaj statuoj kaj simboloj
- A modern khatchkar in Yerevan
- Ĥaĉkaro memore de la viktimoj de la Spitaka tertremo okazinta en 1988.
- Monumento de la jaro 1992 en la kaskado de Erevano dediĉita al l kristaniĝo de Armenia, unua kristana ŝtato.
- Monumento dediĉita al la soldatoj murditaj en la Milito de Montara Karabaĥo, Sisian
- Monumento omaĝe al la armena alfabeto kaj eterneco en vilaĝo Oŝakan
- Tabulo en la enirejo de la dommuzeo Hovhannes Tumanjan en Dsegh
- Indikilo pri enirejo al la monaĥejo Haghpat kiu ricevis la nomon Sajat-Nova en 2010
- La simbolo de eterneco aperas en la bazo de ĉi monumento el 1965 en la supro de la erevana Kaskado, dediĉita al 50-jariĝo de armenia sovetiĝo.
- Logoj
- Simbolo de la Nacia Biblioteko de Armenio
- Stampilo e la "Armena Komputika Centro", 1998
- Kunmemoraj moneroj de, Armenio kun simbolo de la Konsilio de Eŭropo, 25a de januaro 2001
- Blazonŝildo Erevano, adoptita en 2004
- Emblemo de la Centro de Popolaj Artoj en Erevano
- La imperia blazonŝildo de Japanio kun Chrysanthemum kaj la armena simbolo de eterneco en logoo kun koloroj de la nacia flago, 2011
- Akvo estas vivo- Armenia Fund logoo de teletono, 2010
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads