Ascenda kojlo
la unua parto de la kojlo, inter la cekumo kaj la transversa kojlo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En anatomio, la ascenda kojlo[1] (latine colon ascendēns) aŭ, neformale, la dekstra kojlo estas la vertikala parto de la homa dika intesto inter la cekumo kaj la transversa kojlo.

Remove ads
Priskribo
La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj.
La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas supren. Normale, la ascenda kojlo troviĝas en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo.
Remove ads
Funkcio
Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ĉefe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ĉimo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads