Aschaffenburg
komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aschaffenburg [prononco aˈʃafənˌbʊɐ̯k] en la norma germana lingvo, Aschebersch [ˈaʒəˌbɛːʃ] en la loka dialekto) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Aschaffenburg, al kiu ĝi mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2024 la urbo havis 73 091 loĝantojn. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.



Remove ads
Vidindaĵoj
Grava vidindaĵo estas la preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro.
Servoj
Famuloj
- Albrecht von Brandenburg
- Daniel Brendel von Homburg, ĉefepiskopo
- Ernst Ludwig Kirchner, pentristo
- Hanns Seidel, politikisto
- Matthias Stickler, historiisto
- Timo Stickler, historiisto
Rilatoj al Esperanto
En la historia urbocentro de Aschaffenburg interalie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[1] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno. Krome atentigeblas, ke en la komunumo Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoro Leo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[2] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[3]
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads