Asten

municipo en Nord-Brabanto, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Asten
Remove ads

Asten estas municipo kaj urbo en la suda Nederlando en provinco Nord-Brabanto. Laŭ stato de la jaro 2021 en la komunumo vivis 16 817 loĝantoj sur areo de 71,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 236 loĝantoj/km². Ĝi estas hejmo de Reĝa Sonorilgisejo kaj ankaŭ de kariljona muzeo. La ĉefaj loĝlokoj estas Asten, Heusden kaj Ommel.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri municipo kaj urbo de Nederlando. Samnoma komunumo ankaŭ ekzistas en Aŭstrio.

ISO

Rapidaj faktoj Municipo Asten, nederlanda municipo ...
Remove ads

Informoj

  • telefona antaŭkodo 0493
  • poŝtkodoj 5721, 5724–5725
  • Horzono UTC+1

Historio

Asten havas riĉan historion irantan reen al romia okupo de Batavio. En la marĉo de la nacia parko de la vilaĝo "De Peel" estis trovita antikva romia centestrokasko. La vilaĝo havas kastelon devenante de la 12-a jarcento, de la sudo de la nuna vilaĝo, kiu ankaŭ donis ĝian nomon al la vilaĝo. La vilaĝo estis prirabita kaj bruligita dufoje en la 17-a jarcento, fare de aŭstraj kaj svedaj armetrupoj.

Remove ads

Famaj homoj de Asten

  • La nederlanda televidogastigantino kaj kantistino Nance naskiĝis ĉi tie.
  • Vivian Jansen - 5-a en la Fraŭlino universo-konkurado en 1992.
  • Frits de Bruin - rezistinto de la Dua Mondmilito, murdita fare de la okupanta germana armeo en 1944.

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads