Boekel

municipo en Nord-Brabanto, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Boekel
Remove ads

Boekel (Pri tiu ĉi sono prononco) estas municipo sur la Peelhorst en la orienta parto de la nederlanda provinco Nord-Brabanto. Krom la ĉefloko Boekel en la municipo ankaŭ situas la loĝcentroj Venhorst kaj Huize Padua. Laŭ la stato de 2021 en la municipo Boekel vivis 10 959 loĝantoj sur areo de 34,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Maashorst, Land van Cuijk, Meierijstad kaj Gemert-Bakel.

ISO

Rapidaj faktoj Municipo Boekel, nederlanda municipo ...
Remove ads

Historio

Thumb
Boekel en 1867

La teritorio de la municipo en antaŭaj tempoj apartenis al la Reglando Ravenstein kaj dum la periodo de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj estis religia libereco. Pro tio ekestis la loĝcentro Huize Padua.

Kiam oni komencis kulturigi la malsekejon Peel en orienta direkto ekestis la loĝcentro Venhorst.

La municipo Boekel efektiviĝis en 1810. Antaŭ tio Boekel estis administra unuo kun Uden kaj la vilaĝo Zeeland, nun parto de Maashorst.

Remove ads

Esperanto

En Boekel estas kvartaldomo kiu nomiĝas "Nia Domo". Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Nederlando

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 51° 36' N, 5° 40' E Mapo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads