Flavkapa saknestulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Flavkapa saknestulo
Remove ads

La Flavkapa paruoFlavkapa saknestulo (Auriparus flaviceps) estas specio de saknestulo. Ĝi estas la ununura specio en la genro Auriparus, kaj la ununura specio de la familio en Ameriko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La Flavkapa paruo estas tre eta birdo. Kiel la Psaltriparo estas unu el la plej malgrandaj paserinoj de Nordameriko. Ĝi estas griza supre, kaj plenkreskuloj havas brilflavan kapon, kio nomigas la specion, kaj rimarkindan ruĝecan "ŝultromakuleton" (malgrandaj kovrilplumoj). Malkiel la paruedoj, ili havas akrapintan bekon.

Flavkapaj paruoj estas insektomanĝantoj, kiuj konstante manĝas en la dezertarboj kaj arbustoj, ĉefe ĉeriveraj. Ili estas kutime solemaj escepte kiam ili pariĝas por konstrui siajn videblajn nestojn. Flavkapaj paruoj manĝas ankaŭ fruktojn, sevon kaj foje klopodas akiri pecojn de seka sukero el birdomanĝejoj por kolibroj.

Flavkapaj paruoj estas komunaj kaj konstantaj loĝantaj birdoj de Sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko, kun teritorio el sudorienta Kalifornio al Teksaso, tra Baja California kaj al centra Meksikio, norde de Sierra Nevada.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads