Paruedoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Paruedoj
Remove ads

Paruedoj (Paridae) estas familio de paseroformaj birdetoj, renkonteblaj en Norda duonsfero (kaj Eŭrazio, kaj Nordameriko) kaj en multaj partoj de Afriko. Ili estas komunlingve nomataj simple paruoj, krome en Usono kaj Kanado oni iam nomas lokajn paruajn speciojn "ĉikadioj" laŭ loka onomatopea nomo (angle chickadee).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Granda paruo

Paruoj estas plejparte malgrandaj, korpulentaj arbaraj birdetoj kun mallongaj konusformaj bekoj kaj movivaj krestoj, en plimultaj specioj tro malgrandaj por rimarki. Ili estas de 10 ĝis 22 cm longaj. Diete ili estas adaptivaj ĉiomanĝuloj, manĝantaj, depende de la habitato kaj la sezono, kaj insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, kaj semojn, nuksojn kaj fruktojn, kaj, oportunisme, aliajn aferojn (eĉ lardon kaj saloon).[1] Multaj specioj de paruoj vivas en aŭ apud homaj setlejoj kaj utiligas birdomanĝejojn, kiam tiuj estas establitaj.

Remove ads

Morfologio

Laŭ la supozata aĝo de la familio (6-7 milionoj da jaroj) paruoj estas konsiderataj kiel tre konservativa grupo morfologie. La familio rangas laŭ grando el 9 al 21 cm longaj kaj el 5 al 49 g peze, sed kiam la tri monotipaj genroj nome Sylviparus, Melanochlora kaj Pseudopodoces estas ekskluditaj (kio inkludas la plej grandajn kaj malgrandajn paruojn), tiu rangas peze de 7 ĝis 29 g. La familio varias malmulte laŭ formo, kvankam estas konsiderinda variado en plumaro. Ili estas diketaj birdoj kun mallongaj plumoj, fortaj gamboj kaj fortaj mallongaj bekoj. Kelkaj specioj montras iom da seksa dimorfismo rilate bekograndon, korpon kaj plumaron.

Remove ads

Sistematiko

Thumb
Marĉoparuo originale apartenis al genro Parus, sed nun ĝi estas konsiderata parto de Poecile.

Ĝis antaŭnelonge granda plejparto de la familio apartenis al unu granda genro Parus. En la mez-1990-aj jaroj nur Pseudopodoces, Baeolophus, Melanochlora kaj Sylviparus estis konsiderataj apartaj genroj distinge de Parus.[2] Tamen, nun, pro novaj atingoj de molekula filogenetiko, tiu ĉi aranĝo estas komprenata parafiletika. La genro Parus estas disigita en kelkajn novajn genrojn, unue far Nordamerikaj aŭtoritatoj, kaj poste far la aliaj. Laŭ esploro de mtDNA b-citoĥromo, la plej raciaj limoj de genro Parus estas nur la klado de Parus majorParus fasciiventer, kaj eĉ la ĉi-lasta kaj ĝiaj plej proksimaj parencoj povas esti konsiderata distinga genro.[3]

Laŭ la taksonomio de Sibley kaj Ahlquist, la familio Paridae estas multe pli vasta kaj enhavas ankaŭ remizedojn kaj egitalojn. La ĉi-unua familio estas vere proksima al paruedoj, fakte povas esti ke la flavbrova paruo kaj la sultana paruo pli malproksimas de Parus ol remizedoj.[3][4] Ekzistas proponata sistematiko, laŭ kiu nunaj paruedoj, remizedoj kaj eble ankaŭ stenostiredoj estu unuigitaj en unu familio kiel subfamilioj kun nomoj, laŭorde, Parinae, Remizinae kaj Stenostirinae. Egitaloj, aliflanke, tute ne estas proksime parencaj al iu ajn parua (sub)familio.

Alternativa sistematiko de la nuna Paridae proponas unuigi preskaŭ ĉiujn speciojn en unu gigantan genron Parus — krom la flavbrova paruo, la sultana paruo kaj eble la nuna Cyanistes, sed inklude la alaŭdoparuon. Kiun ajn sistemon oni elektu, estas kvar principaj kladoj de "tipaj" paruoj: la malhelĉapaj paruoj (Poecile kaj Sittiparus); la krestataj paruoj (Baeolophus kaj Lophophanes), tufataj kaj blankvangaj nebrilkoloraj paruoj (Periparus kaj Pardaliparus); kaj, fine, Parus sensu stricto (inklude tiajn genrojn kiel Melaniparus kaj Machlolophus). Molekula filogenetiko per si mem, tamen, ne povas plene klarigi la interrilatojn inter tiuj ĉi kvar kladoj kaj inter genroj/specioj ene de la kladoj. Oni fortigu ĝiajn konkludojn per analizo de morfologio kaj biogeografio de la birdoj.[3] Paruoj devenas el la Malnova mondo kaj koloniigis Nordamerikon almenaŭ dufoje dum frua-meza plioceno. La unua ondo estis prauloj de Baeolophus, kaj Amerikaj specioj de Poecile aperis iom pli malfrue.[3]

La ĉi-sekva kladogramo montras la filogenetikon de Paridae laŭ Ulf Johansson k. al, 2013.[5] La kvanto de specioj en ĉiu genro baziĝas sur speciolisto de AviList.[6]

Paridae

Cephalopyrus – Fajrokapa paruo




Sylviparus – Flavbrova paruo




Melanochlora – Sultana paruo





Periparus – 6 specioj




Baeolophus – 5 specioj




Lophophanes – 2 specioj




Sittiparus – 5 specioj



Poecile – 15 specioj








Cyanistes – 3 specioj






Pseudopodoces – Alaŭdoparuo



Parus – 3 specioj




Machlolophus – 5 specioj




Melaniparus – 14 specioj









Speciolisto

Thumb
Granda paruo surbranĉe dum vintro
Thumb
"Paruoj" el libro Het vogeljaar far Jacobus P. Thijsse kun ilustraĵoj far Jan van Oort (1867–1938), 1913: nigra paruo, tufparuo, salikparuo kaj egitalo. Egitalo laŭ nuna sistematiko ne apartenas al paruedoj kaj ne estas parenca al ili.

Laŭ AviList, en la nuna sistematiko estas rekonataj 62 specioj en 13 genroj.[6]

Pliaj informoj Bildo, Genro ...
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads