Azeroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Azeroj aŭ azerioj (azerbajĝane Azərbaycanlılar آذربایجانلیلار, Azərbaycan türkləri ترکهای آذربایجانی, türklər ترکها) estas etno loĝanta ĉefe en Azerbajĝano, Irano, Kartvelio, Turkio kaj Rusio. Ili parolas en la azerbajĝana lingvo, el la tjurka lingvaro, kaj en la teritorio de eksa Sovetunio ankaŭ en la rusa, en Irano en la persa kaj en Turkio en la turka. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 20 - 30 milionoj da azeroj.
Plejparto de azerioj estas ŝijaaj islamanoj.
En Irano, azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon post la persoj, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton. [30] Kalkulante tutmonde, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.
Remove ads
Krizo en Irano
Post publikigo de mokbildoj pri azeroj en grava irana gazeto „Iran“, la azeroj de Irano komencis protesti. Manifestacioj daŭris, de la 8-a de majo 2006, tutan monaton.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
