Azeroj en Irano

etno From Wikipedia, the free encyclopedia

Azeroj en Irano
Remove ads

La termino azeroj en Irano (azerbajĝane ایران آذربایجانلیلاری - Iran azərbaycanlıları) grupigas la civitanojn de la ŝtato Irano de azera etneco kiuj parolas la azeran lingvon (aŭ azerbajĝanan lingvon) kiel sia gepatra lingvo.

Rapidaj faktoj ethnic group by residency • etno, Azerbajĝananoj ...
Thumb
la precipa vivregiono de la azeroj en Irano jen violkolore

Azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon en la ŝtato, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton.[1] Krome, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.

Iranaj azeroj precipe vivas kiel indiĝenoj de la regiono Irana Azerbajĝano inkluzive de la provincoj Orienta Azerbajĝano, Ardabilo, Zanĝano kaj Okcidenta Azerbajĝano, kaj en malpli grandaj numeroj ankaŭ troveblas en aliaj provincoj kiel irana Kurdistano, Kazvino, Hamadano, Gilano, Markazio kaj Kermanŝaho. Iranaj azeroj ankaŭ konstituigas signifan malplimulton en la urboj Teherano, Karaĝ kaj en aliaj partoj de la lando.

Remove ads

Lingvaj rajtoj

La lingvaj rajtoj de la azeroj estas konsiderataj malrespektemaj[2].[3]

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads