Banjaluko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Banjaluko
Remove ads

Banjaluko, (serbe Banja Luka) estas regurbo de la Serba Respubliko de Bosnio-Hercegovino (serbe: Respublika Srpska), situanta ĉe la rivero Vrbas, kun 62 000 loĝantoj (157.515 loĝantoj en la aglomeraĵo). La nombroj estas el la jaro 1984]; en 2004 oni parolis pri 224 647 resp. 323 228.

Thumb
Rapidaj faktoj Banja Luka, Administrado ...

Banjaluko estas la dua plej granda urbo de Bosnio-Hercegovino, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Serba Respubliko kaj ĉefloko de la regiono Bosanska Krajina. Ĝi famas pro siaj kulturo kaj historio, kiu reiras al la alta mezepoko. La urbo estas riĉa je arbaj aleoj, ĝardenoj kaj parkoj; ĝi ricevis la nomon "verda urbo".

Remove ads

Geografio

Banjaluko kovras areon de 96,2 km² en nord-okcidenta Bosnio, sur ambaŭ flankoj de rivero Vrbas. Ĝi estas ĉirkaŭata de montetoj; la centro havas altecon de 164 metroj super marnivelo.

La fonto de rivero Vrbas troviĝas ĉirkaŭ 90 km sude de la urbo; la flankaj riveroj Suturlija, Crkvena kaj Vrbanja alfluas en la urbo. Proksime de la urbo situas multaj akvofontoj, kiuj provizas ĝian trinkakvon.

La regiono ĉirkaŭ Banjaluko estas arbareca, kvankam proksime situas ankaŭ montoj. La valo de Banjaluko situas inter zono de altaj kaj zono de ne tre altaj montoj. La plej rimarkindaj estas Manjača (1 214 m), Čemernica (1338 m) kaj Tisovac (1 172 m); ili apartenas al Dinara Montaro.

Remove ads

Klimato

La klimato de Banjaluko estas modere kontinenteca, kun malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj. Plej varma monato estas julio kun meza temperaturo de 21 °C, plej malvarma januaro kun mezumaj temperaturoj de 0,6 °C.

La jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 988 mm; estas mezume 143 pluvaj tagoj en jaro. Neĝas preskaŭ ĉiuvintre. Oftas fortaj ventoj de nordo kaj nord-okcidento.

Thumb
Urbodomo de Banjaluko

Ĝemelurboj

Banjaluko ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Aliaj projektoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads