Graz

ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Graz
Remove ads

Graz [grac] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40.000 gestudentoj (inter kiuj la Karla-franciska-universitato) kaj estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Rapidaj faktoj Blazono, Mapo ...
Remove ads

Geografio

Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata ĉe tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo). La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.

Thumb
Horloĝa turo en Graz

Urbodivido

Graz estas dividita je 17 distriktoj:

  1. Innere Stadt
  2. St. Leonhard
  3. Geidorf
  4. Lend
  5. Gries
  6. Jakomini
  7. Liebenau
  8. St. Peter
  9. Waltendorf
  10. Ries
  11. Mariatrost
  12. Andritz
  13. Gösting
  14. Eggenberg
  15. Wetzelsdorf
  16. Straßgang
  17. Puntigam
Remove ads

Vidindaĵoj

La Ĉefplaco de Graz (germane Hauptplatz) estas la centra placo de Graz. Ĉe la placo situas la Urbodomo.

La Kastela Monteto de Graz (germane Schlossberg, signifas "kastela monto") estas masiva dolomita roko kaj formas la kernon de la historia malnova urbo. Ĝi situas rekte sur la maldekstra bordo de la rivero Mur kaj superregas la ĉefan placon de Graz. Aldone al la Horloĝturo, la orientilo de Graz, la Kastela Monteto prezentas ankaŭ la Sonorilturon kun ĝia sonorilo Liesl, la Kazematojn de la Kastela Monteto, la 94 m profundan Turkan Fontanon, ĉiujn restaĵojn de la kastelo, kaj kelkajn pli malgrandajn artaĵojn.

Remove ads

Servoj

Kulturo kaj lingvoj

Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer GruppeGrazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.

En Graz troviĝas la Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj (ECML) de la Konsilio de Eŭropo

Esperanto

En la komenco de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton.

En 2023 aperis 42-paĝa gvidilo al la urbo Graz. Ĝi estas senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz. [1]

Remove ads

Transporto

Famuloj

En Graz naskiĝis kaj mortis:

En Graz naskiĝis:

En Graz mortis:

Personoj

Rudolf Horneck en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn. Peter K. Geier vivis en Graz kaj en 1908 kunfondis klubon "Junaj Esperantistoj".

Pastro Max Josef Metzger en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".

Klaus Perko instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.

Eventoj

En Graz okazis

ZEO

Thumb
Esperanto-monumento en Graz

Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).

Gvidlibroj en Esperanto

Gvidlibro tra Graz . Eld. Stiria Esperantista Societo, Graz, 1913.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads