Barikado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Barikado
Remove ads

Barikado, (france Barricade), estas neorgazita mureto, fakte improvizita baro, farita de aĵoj facile trovitaj sur strato, ĉefe uzata en sociaj ribeloj kaj stratbataloj kaj celas neŭtraligi, kontroli aŭ malebligi la transiron de transporto kaj armitaj fortoj sur aparta itinero. Nur estas unu eta transigeblo, por ke nur unu persono samtempe povu transigi ĝin.

Thumb
Pola barikado dum la Ribelo de Varsovio.
Thumb
Pentraĵo de barikado sur Strato Soufflot (kun la Pariza Panteono malantaŭe), Parizo, Junio 1848. De Horace Vernet.
Thumb
Barikado de tempo de la Pariza Komunumo, 18-a de marto 1871.
Thumb
Inter la materialoj ofte uzitaj por barikad-konstruado estas sanblosakoj, trotuaro kaj grandaj veturiloj.
Thumb
Argila barikado dum la Ribelo de Varsovio.
Thumb
Barikado starigita ĉe Alĝero en 1960.
Thumb
Tramo kiel parto de barikado.
Thumb
Improvizita barikado el trajnaj motoroj.

Ĉi-tiuj barikadoj celas malhelpi la transigon de organizitaj armeoj. Oni konstruas barikadojn el konstrua rubo, brikoj, sakoj kun sablo, arboj, mebloj, bareloj, vinbareloj (alinome "barikoj"), kestoj, betonblokoj, pecoj de vehikloj ktp. Oni uzas barikadojn dum ribeloj, samkiel dum urba lukto kontraŭ ekstera malamiko.

La unua historia uzo de barikadoj dum socia ribelo okazis en Parizo la 12-an de majo, 1588, je la tago poste konata kiel la "Tago de Barikadoj" (france Journée des baricades). Dum ĉi tiuj eventoj, ribeluloj el Parizo sukcesis forpeli reĝon Henriko la 3-a el la urbo, lasante ĝin en la manojn de la katolika ligo. Ĉi-okaze oni uzis ĉarojn, arbojn kaj barelojn (kiuj donis sian nomon en la franca; bareloj nomiĝis barriques), por malebligi ke la Svisa Gvardio kaj aliaj fortoj lojalaj al la reĝo venu al lia helpo.

Laŭ Francisko Azorín barikado estas Improvizita baraĵdo kontraŭ atako; stratbarilo.[1] Kaj li indikas etimologion el lartina barrillus (barelo).[2]

La unuaj barikadoj aperis en mezepoka Francio. La vorto "barikado" originas de barrique ([barík], franca nomo de vinbareloj el Bordozo). Barikado ankaŭ estas simbolo de ribelo, kiel la nigra flago.

Jomo kantis Al la barikadoj, kanzono tradukita de la hispanlingva kanzono A las barricadas, fama kanto de la Hispana Enlanda Milito.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads