Barna Basilides

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Barna Basilides [bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Barna estis hungara pentristo, grafikisto, gobelinisto. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Sándor Basilides kaj Zoltán Basilides.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Barna Basilides naskiĝis la 2-an de marto 1903 en Tornalja (nuntempa Tornaľa en Slovakio), li mortis la 12-an de februaro 1967 en Budapeŝto.

Remove ads

Biografio

Barna Basilides studis en 1920 en Reĝa Industria Altlernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1921–1925), kie li akiris diplomon. Lia plej grava instruisto estis Gyula Rudnay. Post la diplomo li studvojaĝis al Italio kun Sándor Basilides, baldaŭ li sola studvojaĝis al Parizo, Vieno, Prago. En 1935 li kreis gobelinojn en Ĝenevo. En la lernojaro 1939 li havis stipendion en Romo, hejmenveninta li aliĝis al la Artista Kolonio de Szolnok. Dum la socialismo li pentradis laŭ eksterlandaj mendoj. Li ŝatis pentradi pejzaĝojn. Li ricevis 4 premiojn inter 1932-1942.

Remove ads

Elektitaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Szegénylegények, (1934)
  • Halász 1932 (granda premio de Venecia Bienalo)
  • Bodrogparti házak (1959)
  • Memportreto, (1964)

Aliaj artlaboroj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads