Sándor Basilides
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sándor Basilides [ŝAndor bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Sándor estis hungara pentristo, gobelinisto, instruisto. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Barna Basilides kaj Zoltán Basilides.
Sándor Basilides naskiĝis la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat, li mortis la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto.
Remove ads
Biografio
Sándor Basilides akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1928, sed li jam en 1925 ekspoziciis. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló kaj Gyula Rudnay. Tiutempe inter 1924-1928 li estis asistanto en la altlernejo, krome li studvojaĝis al Italio en 1925 kun Barna Basilides. Li edziĝis en 1928. Inter 1936-1938 kaj 1942–1968 li instruis en industriarta gimnazio. En la lernojaro 1939 li havis stipendion en Romo. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis 8 premiojn inter 1924-1962. Li ŝatis pentradi urbajn panoramojn, pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome li gvidis metiejon pri gobelinoj.
Remove ads
Elektitaj solaj ekspozicioj
- 1933, 1941 Budapeŝto
- 1967 Balassagyarmat
- 1971 Miskolc
- 1983 Balatonfüred
- 2007 Székesfehérvár
Elektitaj grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Szegényember-sorozat (serio) (1927-1931)
- Zsellérek
- Festők (1958)
- Patakpart (1960)
- Pihenő pásztorok
Plej grava gobelino
- Buda a török hódoltság idején (1940)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads