Nuvilly

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Nuvillymap
Remove ads

Nuvilly estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 376 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Nuvilly situas en la friburga eksklavo Estavayer, 7 kilometrojn sudokcidente de Estavayer-le-Lac kaj 10 kilometrojn okcidente de Payerne, sur la molasaj montetoj de la Friburga Mezlando inter la baseno de la Lago de Neŭŝatelo kaj la ebenaĵo de la rivero Brojo. Tra la komunumo fluas la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Nuvilly kaj la setlejoj Basse Ville, La Palud kaj Champ Corcelle, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,00 km², de kiuj 18,0% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Nuvilly limas en nordo al Murist, en nordoriento al Les Montets, en sudoriento al Sassel (VD), en sudo al Combremont-le-Grand, kaj en okcidento al Treytorrens.

Trafiko

Tra Nuvilly kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Estavayer-le-Lac al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Nuvilly datiĝas el la jaro 1242 kiel Nuovillie. Dum mezepoko Nuvilly estis parto de la Subsenjorujo Chenaux de la Senjorujo Estavayer. En la jaro 1338 Nuvilly estis rabobruligita de civitanoj de Payerne. Kun Estavayer ĝi fariĝis en la jaro 1536 havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la Voktejo Estavayer, kiu en 1798 okaze de la Helveta Revolucio estis transformita al distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo integrita al la Distrikto Brojo.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads