Batman

fikcia rolulo de komikso DC Universo From Wikipedia, the free encyclopedia

Batman
Remove ads

Batman (angle por "Vespertviro") estas usona bildstria heroo de DC Comics, kreita de Bob Kane kaj Bill Finger. La unua historio de Batman aperis dum la jaro 1939. Batman kaj Superman estas la plej popularaj kaj konataj roluloj de DC Comics.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Batman (apartigilo)
Rapidaj faktoj Kreita de, Verko ...
Rapidaj faktoj Vespertulo, Informoj pri publikado ...

Kontraŭe al multaj bildstriaj herooj, Batman ne uzas magiajn, sciencfikciajn aŭ eksterhomajn povojn, sed nur la forton kaj ruzon (kaj monon). Li reprezentas la malan miton de la mito de Superman. La vera nomo de Batman estas Bruce Wayne, filo de riĉeguloj, kiu okjara perdis siajn gepatrojn pro murdo, kaj tial decidis ĉiel kontraŭbatali krimon. La plej konata Batman-aktoro estis verŝajne Adam West inter 1966-69.

The Dark Knight Returns (La malhela kavaliro revenas, alternative titolita Batman: The Dark Knight Returns) estas kvarnumera eta serio de grafikaj noveloj de 1986 kies protagonisto estas Batman, verkita de Frank Miller, ilustrita de Miller kaj Klaus Janson, kaj publikigita de DC Comics.

Liaj malamikoj estas Argilvizaĝo (Clayface), Du-Vizaĝo (Two-Face), Enigmisto, Venena Hedero, Ĵokero (Joker), Deadshot, Deathstroke, Ventroparolisto (Ventriloquist), Timigilo (Scarecrow), Horloĝa Reĝo, Kalendara Viro.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads