Wonder Woman

From Wikipedia, the free encyclopedia

Wonder Woman
Remove ads

Wonder Woman [ŭonder ŭuman] (angle, "Mirvirino", "Mirindulino" aŭ "Miraklo-Virino") estas fikcia superheroino, rolanta en usonaj bildstriaj aventuroj eldonitaj de DC Comics.

Rapidaj faktoj Kreita de, Verko ...

La figuron Wonder Woman kreis la usona psikologo kaj verkisto William Moulton Marston (plumnomo: Charles Moulton, inventisto de la "poligrafo", ankaŭ nomata "mensogodetektilo") kaj lia edzino Elizabeth Holloway Marston, grandparte inspirite de frua feminismo.

Wonder Woman, alinome "princino Diana" devenas de amazonoj kaj de dioj de la greka mitologio. Ŝi kreskas sur la fikcia virina insulo Themyscira, kie ŝia patrino Hippolyta estas reĝino. Ŝi posedas aron da avancitaj armiloj, inter ili nedetrueblaj brakringoj, ĵetebla tiaro kaj la "lazo de vero".

Miraklulino ankaŭ estas meritigita per vasta gamo de specialaj kapabloj kiel ekzemple la potenco de flugo, superforto kaj fortikeco, superhoma rapideco, refleksoj, kaj facilmoveco, kaj progresintaj sensoj (inkluzive de odoro, aŭdo, kaj vido). Kune kun ĉi tiuj donacoj, Miraklulino ankaŭ posedas la kapablon paroli ĉiujn lingvojn, telepation (kun kaj homoj kaj bestoj), superan spiron kaj superan aŭdon.[1]

La unua viro kiun ŝi renkontas estas usona soldato Steve Trevor, kiu alteriĝas sur la insulo. Pere de li ŝi ekkonas la ceteran mondon, plenan je viroj, militoj kaj fiaĵoj, kaj komencas tie batali kontraŭ maliculoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads