Belgaj eŭro-moneroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Belgaj eŭro-moneroj
Remove ads

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Belgio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La belgajn eŭro-monerojn produktigas la Nacia Banko de Belgio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Remove ads

Bildoj de la naciaj flankoj de la belgaj eŭro-moneroj

La belgaj eŭro-moneroj ĉiuj portas la saman desegnaĵon: la portreton de reĝo Alberto la 2-a de Belgio, kaj lian reĝan unuliteraĵon. Dum 2005 Belgio kaj Luksemburgio eldonis komunan moneron de 2 eŭroj kun la bildo de la belga reĝo Alberto la 2-a kaj la luksemburgia grandduko Hendriko. La 29-an de marto 2006 aperis 2-eŭra monero kun la bildo de Atomium en 5 milionoj da ekzempleroj.

Pliaj informoj Eŭro-moneroj, Eŭrozono ...

Dum 2002, du polaj statistikistoj eksperimente trovis, ke la belga 1-eŭra monero, ĵetita hazarde, falas pli ofte nacia flanko supren, ol komuna flanko supren.

Pliaj informoj 0,01 €, 0,02 € ...
Remove ads

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads