Slovenaj eŭro-moneroj

slovenaj moneroj de la komuna monunuo de plejmulto el la landoj de la Eŭropa Unio From Wikipedia, the free encyclopedia

Slovenaj eŭro-moneroj
Remove ads

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Slovenio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La slovenajn eŭro-monerojn produktigas la finna kaj nederlanda monerfarejo kaj la Mincovňa Kremnica.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Remove ads

Bildoj de la naciaj flankoj de la slovenaj eŭro-moneroj

La slovenaj eŭro-moneroj havas 8 malsamajn desegnaĵojn.

Pliaj informoj 0,01 €, 0,02 € ...
Pliaj informoj Eŭro-moneroj, Eŭrozono ...
Remove ads

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads