Belo (mezurunuo)

mezurunuo de rilatumo; egalas la rilatumon 10 inter du povumoj (aŭ √10 inter du amplitudoj) From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La belo[1] (simbole B) estas mezurunuo por la karakterizo de niveloj kaj mezuroj. Ĉi tiujn logaritmajn grandojn oni aplikas en akustiko kaj ĝenerale en tekniko.

Difino

Supozu ke ekzistas du povumoj kaj , kaj konsideru la rilatumon . Unu belo estas la dekbaza logaritmo de la rilatumo 10.

Alivorte, unu belo respondas al la rilatumo inter du povumoj, kiu egalas 10.

La belo mezuras la rilatumon inter povumoj, kiuj estas (proporciaj al) la kvadratoj de la amplitudoj. Se la amplitudoj estas kaj , tiaj ke

,

do

Alivorte, unu belo estas la logaritmo de la rilatumo inter du amplitudoj kiu egalas .

Remove ads

Konverto al aliaj unuoj

La nepero (simbole Np) estas mezurunuo, kiu reprezentas la rilatumon inter du amplitudoj kiu egalas e = 2,718….

Tial, jen la konverto inter belo kaj nepero:

En la praktiko, oni ofte uzas la dekonon de belo, nomitan (laŭ la internacia prefikso deci-) decibelo (simbole dB).

Tial, jen la konverto inter belo kaj decibelo:

Remove ads

Historio

La belo estis nomita laŭ Alexander Graham Bell (Esperantigite, Aleksandro Belo). La belo estis difinita en 1928 de la Usona firmao Bell Telephone Laboratories fondita de A. G. Bell. Antaŭ tio, Bell Telephone Laboratories uzis la mezurunuon “transsenda unuo” (, simbole TU), kiu egalas la nunan decibelon.

La simbolo de la belo estas majuskla (B), pro la ĝenerala regulo ke la simbolo de mezurunuo nomita laŭ propra nomo estas majuskla (malgraŭ ke la nomo de la mezurunuo mem estas minuskla).

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads