Bill Andriette

usona ĵurnalisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Bill Andriette
Remove ads

Bill ANDRIETTE estas usona ĵurnalisto, samseksa aktivisto[1] kaj pedofilia aktivisto[2]. Li estas artdirektoro de la geja ĵurnalo Baltimore Outloud[3] kaj proparolanto de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA).[2] Antaŭe li estis direktoro de The Guide, geja magazino pri vojaĝoj kaj spektakloj publikigita en Bostono.[4] Li ankaŭ apartenis al la eldona teamo de la magazino Paidika: The Journal of Paedophilia.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

En intervjuo por The Boston Phoenix en 1996, Andriette asertis: "Mi rimarkis, ke mi estas gejo kiam mi estis 12-jara". Li aliĝis al la NAMBLA kiam li estis 15-jara kaj kun 17 jaroj li jam apartenis al ĝia direktiv-komitato. Dum ses jaroj li estis redaktisto de NAMBLA Bulletin.[2]

Dum la polemiko de 1993 kun la Internacia Asocio de Gejoj kaj Lesbaninoj (IAGL), Andriette defendis la membrojn de la NAMBLA, same kiel la lokon de ĉi tiu asocio ene de la movado pro la rajtoj de la samseksemuloj, asertante, ke "la ĉefa tradicio" de la GLBT-movado baziĝas sur la subteno al abolo de la aĝo de konsento.[5]

Andriette kvalifikas la moralan kondamnon al pedofiloj de la flanko de la gejoj kiel "reakcia ideologio kiun la geja movado adoptis por poluri ĝian propran kategorion de speciala idento".[2] Li aperis en 1994 en la dokumenta filmo pri la NAMBLA Chicken Hawk: Men Who Love Boys, en kiu li klarigis, ke sia laboro en la NAMBLA havigas al li eliron al sia pedofilio.[6]

Andriette malkonsentas kun kelkaj punktoj kun la politiko de la NAMBLA koncerne al abolo de la aĝo de konsento kaj li lasas lokon por la dialogo kun la registaro kaj por la le prizoegoj de la socio.[2]

En 2008 li estis finalisto de la ĵurnala premio Sex Positive pro artikolo publikiginta en The Guide: "Tipping Point for Gay Sex?".[7]

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads