Bioplasto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bioplasto estas ĝenerala nomo por plasto derivita de renovigebla vivanta materialo, kiel vegetaj oleoj aŭ grasoj, maiza amelo, piza amelo aŭ unuĉelaj organismoj. Bioplasto povas esti produktita de plantaj kromproduktoj de la agrikultura industrio, aŭ per reciklado de uzitaj plastaj ujoj en kemia proceso kiu asimilas mikroorganismojn [1][2][3].


Male al bioplasto, la pli ofta plasto estas produktita de naftaj produktoj. En la produktadprocezo de la plasto konata de ĉiutaga vivo, la uzo de granda kvanto de fosiliaj brulaĵoj estas postulata. Kiel rezulto, multaj forcej-efikaj gasoj estas elsenditaj en la atmosferon. La produktado de bioplastoj estas karakterizita per reduktita emisio de forcej-efikaj gasoj kaj aliaj malpurigaĵoj. Iuj specoj de bioplastoj havas rapidan putriĝon [4][5].
PLA estas speco de bioplasto.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Por plia legado
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads