Bitlibroprezentilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bitlibroprezentilo, aŭ malpli formale, libroprezentilo, estas komputila programo ebliganta legi bitlibrojn. Ekz-e FBReader, Adobe Reader.
Oni ankaŭ nomas tiajn programojn legilo, kvankam pli ofte tia termino rilatas al aparato, elektronika librolegilo.
Libroprezentilo aranĝas, kompostas bitlibron konforme al la apartaĵoj de la uzata aparato (interalie, la formato de la ekrano aŭ de la ekrana fenestro), kaj laŭ la preferoj de la leganto. Tamen iuj libroformoj estas tre rigidaj, kaj malfaciile adapteblas al la aparataj kapabloj de la elektronika legilo aŭ al la uzanto-preferoj (ekz-e PDF estas tre rigida, kaj la uzanto povas influi preskaŭ nenion krom skaligi la paĝojn).
Ofte unu sama libroprezentilo disponeblas por diversaj komputilaj platformoj, ekde granda komputilo Linuksa ĝis poŝa legilo elektronika.
Ofte unu librolegilo taŭgas por legi bitlibrojn en diversaj internaj formoj (EPUB kaj FictionBook kaj txt ...).
Librolegilo disponigas ankaŭ kromajn funkciojn, kiuj oportunigas legadon: legosignojn, notojn, administradon de biblioteko, konsultadon de vortaroj ktp.
Remove ads
Notacio
La ĉi-subaj tabeloj jene indikas la apogon de diversaj trajtoj kaj ebloj en la libroprezentiloj:
Disponeblo de dosierformoj
Prezentilaj kapabloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads