FBReader
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
FBReader (prononcu fo-bo-rider, aŭ Foboridero) estas libera bitlibroprezentilo. Ĝi kapablas legi bitlibrojn en la jenaj formoj: EPUB, FictionBook, HTML, plucker, PalmDoc, zTxt, TCR, CHM, RTF, OEB, sen-DRM-a mobipocket kaj .txt. Ĝi unue haveblis en januaro de 2005.
La komencaj literoj «FB» en la nomo «FBReader» devenas el la nomo de bitlibra normo FictionBook, populara en Rusio (la lando kie FBReader aperis[1]); komence la libroprezentilo celis precipe ĉi tiun libroformon. Tamen poste la ĉefan lokon okupis ePub; nun Fikŝenbukon la aŭtoroj malpli atentas, kaj por legi librojn fikŝenbukajn ekzistas pli taŭgaj prezentiloj — ekz-e CoolReader, kapabla prezenti la piednotojn paĝosube, tabelojn ktp.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads