Blue Mitchell
usona muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Richard Allen "Blue" Mitchell (13a de marto 1930 – 21a de majo 1979) estis usona trumpetisto de ĵazo, ritmenbluso, soul, rock, kaj funko, konata pro multaj albumoj registritaj kiel bandestro aŭ kunlaboranto por Riverside, Blue Note kaj poste Mainstream Records.[1]
Li komencis registri fine de la 1950-aj jaroj partikulare en Novjorko en 1958. Post ludado kun Horace Silver, en 1964, post la disigo de lia grupo, li formis grupon kun membroj de la kvinteto de Silver, anstataŭante la junan pianiston Chick Corea. Tiu bando ekzistis ĝis 1969, post kio Mitchell ariĝis kaj turneis kun Ray Charles ĝis 1971.
El 1971 al 1973 Mitchell ludis kun John Mayall, aperante ĉe Jazz Blues Fusion kaj sekvantaj albumoj. El la mezo de la 1970aj jaroj li registris kau ludis kun bandestroj kiaj Louie Bellson, Bill Holman kaj Bill Berry kaj estis ĉefa soloisto por Tony Bennett kaj Lena Horne. Aliaj bandestroj kun kiuj Mitchell registris estas jenaj: Lou Donaldson, Grant Green, Philly Joe Jones, Jackie McLean, Hank Mobley, Johnny Griffin, Al Cohn, Dexter Gordon kaj Jimmy Smith. Blue Mitchell pluludis kun la kvinteto de Harold Land ĝis sia morto pro kancero la 21an de majo, 1979, en Los Angeles, aĝe 49.
Remove ads
Diskaro
Kiel bandestro
Kiel kunlaboranto
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
