Boa Vista (Rorajmo)
municipo en la subŝtato Roraimo de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Boa Vista estas ĉefurbo de subŝtato Roraima, Brazilo. Oni fondis ĝin en 1775.
Remove ads
Esperanto en Boa Vista
la 30-an de julio 1983 estis fondita Roraima Esperanto-Asocio kaj elektita ĝia unua estraro, kies estraranoj estis la jenaj:
Prezidanto, Raimundo Dourado de Souza; 1-a sekretario, Silvana Márcia; 2-a sekretario, Maria Nazaré de Souza; 1-a kasisto, Washington L. Aquino; 2-a kasisto, Rosineide Aquino de Souza; bibliotekisto, Raimundo Souza de Aquino.
En 1991, dank‘al iniciato de profesoro Oscar de Lira Carneiro kaj kunlaboro de samideano Raimundo Dourado de Souza, prezidanto de Roraima Esperanto-Asocio, ili sukcesis starigi Esperanto-kurson kiel kulturan aldonon ĉe la Beletra Fakultato de la Federacia Universitato de Roraima. La kurso komenciĝis la 12-an de aŭgusto 1991.
Dank‘al samideano Raimundo Dourado de Souza, la Esperanto-movado en Boa Vista prosperas aktive.
La 1-an de novembro 1993 estis aprobita leĝo kiu nomas “Dr. Zamenhof” straton en la kvartalo “Coranã”; cetere reliefiĝas, ke Boa Vista jam havas straton nomatan “Rua dos Esperantistas”
Remove ads
Konataj urbanoj
- Arthur Silva, futbalisto
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads