Boeing 777
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Boeing 777 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1994.
Historio
La 1970-jaroj por aviadindustrio estis epoko de "larĝkorpa milito". Larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj de grandaj aviadfabrikantoj, kiel "Jumbo Jet" Boeing 747 kaj Douglas DC-8, Lockheed L-1011 TriStar konkuris en merkato. En mezo de 1970-aj jaroj Eŭropa aviadkompanio Airbus prezentis Airbus A300, tiel la konkurso plifortiĝis inter aviadfabrikantoj. Danke al sukcesoj de Boeing 737 kaj Boeing 747, Boeing gajnis superan pozicion en merkato.
En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, La pasaĝeraviadiloj kun tri motoroj (Trijet) kiel McDonnell Douglas DC-10 kaj Lockheed L-1011 TriStar estis produktita por mallongdistanca flugo, kiel enlandaj flugoj. Tiutempe Trijetoj eblis plirapide kaj pli stabile flugi. Originale Boeing 777 estis trijeta projekto por konkuri kun tuj modeloj, tamen dum la 1980-jaroj, la granda tendenco de merkato estis ŝanĝita: La grandaj aviadiloj perdis popularecon kaj novaj efikaj aviadiloj (kiel Airbus A330 kaj Airbus A340) gajnis popularecon. En 1981 Boeing prezentis novan pasaĝeraviadilon, Boeing 767. Tamen aerliniaj klientoj deziris plilarĝan aviadilon ol 767. En 1990-jaroj, Surbaze de B767, Boeing dezajnis novan plilarĝan pasaĝeraviadilon por klientoj. En 1990, usona aerlinio United Airlines iĝis unua kliento de nova pasaĝeraviadilo.
La 4-an de januaro 1993, produktado de B777 komenciĝis.[2] B777 sukcese finis testflugon la 12-an de junio 1994. la unua aviadilo liveriĝis al United Airlines, komencis servon la 15-an de majo 1995.
Dum la 1990-aj jaroj, Boeing 777 sukcesis en merkato por efika flugrendimento. Kiel dumotora larĝkorpa aviadilo, Boeing 777 estas rekonata por ĉefa modelo el novaj larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj, kontraste al tradiciaj larĝkorpaj kiel Boeing 747. Nuntempe Boeing 777 estas dua profitdona pasaĝeraviadila modelo de Boeing.[3] Laŭ 31-an de julio 2017, 1,507 B777 produktiĝis.[1]
Remove ads
Dezajno
Dezajne novan pasaĝeraviadilon, Boeing uzis komputeran teknologion en Boeing 777. B777 estas unua pasaĝeraviadilo, kies dezajno estis dezajnita de komputero (kun CAD-programo). Kunlabore kun usona kaj franca komputerkompanio IBM kaj Dassault Systèmes, Boeing uzis programon CATIA dum la dezajna procezo. Danke al komputeraj teknikoj, 777 uzas ĉiuaŭtomatan fly-by-wire sistemon kaj EFIS (angle Electronic Flight Instrumental System, Elektronika Fluga Instrumenta Sistemo).[noto 1]
Remove ads
Variantoj
- Boeing 777-200 : Originala modelo.
- Boeing 777-200ER (ER: Plilongigita distanca modelo) : Plilongigita distanca modelo de 777-200.
- Boeing 777-200LR : Longdistanca modelo de 777-200.
- Boeing 777 Freighter : Transporta versio de 777-200LR.
- Boeing 777-300 : Plilongigita modelo.
- Boeing 777-300ER : Plilongigita distanca modelo de 777-300.
- Boeing 777-8, 777-9 (777-X) : Novaj modeloj de programo "Boeing 777X". Plibonigita modelo de originalaj modeloj.
Specifaĵoj
Remove ads
Notoj
- La EFIS estas elektronika fluginstrumenta sistemo, kiu montras fluginformon al piloto tra komputera ekrano. Nuntempe plimultaj modernaj aviadiloj uzas EFIS, anstataŭe analogaj instrumentoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads