Boparenco

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Boparenco estas parenco de unu el la geedzoj rilate al la parencaro de la alia, do parenceco indikas la parencecon progeedziĝan. La bogepatroj estas la gepatroj de la edzo aŭ edzino. Ties gefratoj estas la bogefratoj, ktp. La difino esti boparenco aŭ ne dependas de sociaj kaj leĝaj normoj, kiuj havas diversajn konsekvencojn, ekzemple la rajton rifuzi depozicion ĉe juĝejo aŭ ke historiaj soci-reguloj rilate al la geedziĝo ene de la propra grupo limigis la elekton, unuflanke por eviti samsangecon, aliaflanke por atingi plivastigon de kulturo aŭ influo (eksogamio). La Malnova Testamento ne permesis edziĝon interalie kun la duonpatrino, bopatrino kaj bofratino.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas 6 proverboj pri parencoj kaj pluraj pri edziĝo kaj familianoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ne valoras bofilo, kiam mortis filino. 
  • Citaĵo
     Se vi volas filinon, flatu la patrinon. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads