Boston (Anglio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Boston (Anglio)
Remove ads

Boston [bostn] – loĝantaro 54,000 (1996) estas urbo en Anglio apud la Norda Maro en la provinco Lincolnshire.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

En la mezepoko ĝi estis grava haveno por komerco kun Eŭropo. Ĝi ankoraŭ funkcias kiel komerca haveno – precipe greno, ligno, karbo, faruno, grasumo.

La ĉefaj industrioj estas agrikulturo kaj preparitaj manĝaĵoj.

Iuj el la Pilgrimantoj (Pilgrim Fathers) kiuj fondis Boston en Massachusetts devenis de aŭ estis malliberigitaj ĉi tie en 1607 antaŭ ol ili sukcesis vojaĝi al Nederlando en 1608 de la vilaĝo Immingham. Ili fine atingis Usonon en 1620. Monumento pri ili troviĝas apud la urbo.

Rimarkinda aspekto de la urbo estas la paroĥa preĝejo (14a jarcento) kun ĝia alta turo (83m) konata kiel la Bostona Stumpo (Boston Stump). Oni diras ke ĝi estas la plej granda paroĥa preĝejo en Britio.

La plejgrava bostona futbalteamo estas Boston United Football Club.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads