Brazila Spiritisma Federacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Brazila Spiritisma Federacio - BSF (portugale Federação Espírita Brasileira - FEB) estas civila, religia, kultura kaj filantropa organizo kies celo estas i.a. kunigi la brazilajn spiritistajn societojn.[1] Ĝia sidejo estas en Braziljo. Ĝin fondis en sia hejmo[2] la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. Ĉeestis la fondon pliaj dek unu personoj, inter kiuj estis marŝalo Francisco Raimundo Ewerton Quadros, kiu fariĝis la unua prezidanto de la Federacio.[3]

Remove ads
Aliaj celoj
- Pristudadi spiritismon teorie, eksperimente kaj praktike
- Observadi kaj diskonigadi ĝiajn instruojn
- Praktikadi spiritan, moralan kaj materian karitaton favore al bezonantoj, sendepende de ilia religio.
Fakaj Asocioj ligitaj kun BSF

- Associação Brasileira de Divulgadores do Espiritismo – ABRADE
- Associação Brasileira dos Magistrados Espíritas – ABRAME
- Associação Brasileira de Artistas Espíritas – ABRARTE
- Associação Médico-Espírita do Brasil – AME
- Associação Brasileira de Psicólogos Espíritas – ABRAPE
- Associação Jurídico-Espírita do Brasil – AJE
- Cruzada dos Militares Espíritas – CME
- Instituto de Cultura Espírita do Brasil – ICEB
- Associação Espírita-Esperantista - AEE (Spiritisma Esperanto-Asocio - SEA)[4]
Remove ads
Esperanta Fako
Leopoldo Cirne, kiel prezidanto de la Brazila Spiritisma Federacio, publikigis en Reformador artikolon de J. Camille Chaigneau (franca spiritisto) pri Esperanto kaj ties utileco por spiritismo. Laŭ Reformador la artikolo estis jam aperinta en 1908, en la revuo de Gabriel Delanne, kaj poste represita en La Vie d’Outre-Tombe, el Charleroi, sub la titolo Esperanto kaj Spiritismo.[5]. En 1937 establiĝis en Brazila Spiritisma Federacio Esperanta Fako sub la gvidado de Ismael Gomes Braga, kiu tiam komencis eldonadi per la eldona fako de BSF diversajn Esperantajn verkojn (i.a. tradukojn, lernolibrojn, legolibrojn kaj antologiojn). Ismael direktis la departementon ĝis sia forpaso. Nuntempe la direktoro de la departemento estas Affonso Borges Gallego Soares.[6] La Federacio ofertas Esperanto-kursojn en ambaǔ sidejoj.[7]
Prezidantoj de BSF

- Francisco Raimundo Ewerton Quadros (1884-1888)
- Adolfo Bezerra de Menezes (1889)
- Francisco de Menezes Dias da Cruz (1890-1894)
- Júlio César Leal (jan-aŭg 1895)
- Adolfo Bezerra de Menezes (aŭg 1895 - apr 1900)
- Leopoldo Cirne (1900-1913)
- Aristides de Souza Spínola (1914)
- Manuel Justiniano de Freitas Quintão (1915)
- Aristides de Souza Spínola (1916-1917)
- Manuel Justiniano de Freitas Quintão (1918-1919)
- Luiz Olímpio Guillon Ribeiro (1920-1921)
- Aristides de Souza Spínola (1922-1924)
- Luís Barreto Alves Ferreira (1925-1926)
- Francisco Vieira Paim Pamplona (1927-1928)
- Manuel Justiniano de Freitas Quintão (1929)
- Luiz Olímpio Guillon Ribeiro (1930-1943)
- Antônio Wantuil de Freitas (1943-1970)
- Armando de Oliveira Assis (1970-1975)
- Francisco Thiesen (1975-1990)
- Juvanir Borges de Souza (1990-2001)
- Nestor João Masotti (2001-2012)
- Antonio Cesar Perri de Carvalho (2013-2015)
- Jorge Godinho Barreto Nery (2015-nuntempe)
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Esperantlingva angulo de la retejo de BSF Arkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Fejsbuka paĝo de BSF
- Historia sidejo de BSF en Rio-de-Ĵanejro
- Portretoj de iamaj prezidantoj de BSF Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Spiritismaj libroj senpage elŝuteblaj el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads