Ismael Gomes Braga
brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Braga el la Enciklopedio de Esperanto.
Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la 14-an de julio 1891 en la urbo Ubá, Minas Gerais, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.
Remove ads
Esperantisto kaj spiritisto
Ekde 1914, kiam li loĝis en la urbo Teixeira, Ismael fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto en la subŝtato Minas Gerais. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj kaj verkis artikolojn por pluraj gazetoj. Li estis vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio.
En 1937 li kreis la Esperantan departementon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj ekuzis ties presejon por eldonado de diversaj verkoj[1].
Li tradukis la verkon La Evangelio laŭ Spiritismo de Allan Kardec, kies unua eldono en Esperanto aperis en 1947. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Gomes Braga gvidis en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto.
Li havis nur unu filon, Lauro-Zamenhof Rola Braga (1923-1981), kiu en frua aĝo jam scipovis la lingvon.
Remove ads
Vortaristo
Ismael Gomes Braga ankaŭ estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj kaj portugal-lingvanoj ĝenerale:
- En 1954 aperis la vortaro portugala-Esperanto (Dicionário Português-Esperanto) en Rio de Ĵaneiro (300 p.) kaj tie estis reeldonita en 1965 (362 p.). La 2a eldono estis publikigita en 1989 kun suplemento de Sylla Chaves (576 p.).
- La alidirekta vortaro Esperanto-portugala (Dicionário Português-Esperanto) aperis du jarojn poste en 1956 (159 p.), 2a eld. 1961 (159 p.), 3a eld. 1976 (159 p.).
Remove ads
Verkoj
Li eldonis dekojn da libroj, interalie:
- Curso de Esperanto pela Bíblia
- Iniciação no Esperanto
- Manual Completo de Esperanto
- Saber Ler e Escrever
- 1938 – Método de Esperanto
- 1938 – Primeiro Manual de Esperanto (FEB)
- 1941 – Guia de Conversação Português-Esperanto
- 1949 – Elos Doutrinários (FEB)
- 1954 – Dicionário Português-Esperanto
- 1956 – Dicionário Esperanto-Português
- 1959 – Gramática de Esperanto
- 1959 – Zamenhof
- 1964 – Grande Dicionário Esperanto-Português (KKE)
- 1965 - Veterano?
- 1973 – O Livro de Tobias (FEB)
- 1998 – O Esperanto na Visão Espírita (Esperanto laŭ la spiritisma vidpunkto)
Recenzoj
Pri Zamenhof
![]() |
|
Pri Gramática de Esperanto
![]() |
|
Pri Dicionário Esperanto-Português
![]() |
|
Remove ads
Omaĝoj
- En lia naskiĝurbo estas monumento kaj strato kun lia nomo[2]
- Poezio de Geraldo Mattos omaĝe al li:
IŜMAEL[3]
La Eternulo vin benu kaj protektu
En ĉiu horo de via plena tago,
Ĉar vi nur volas en via tera vago,
Ke al aliaj sin via pen' direktu.
- Aliaj viroj konkeru kaj kolektu
- La vanan famon por singlorema blago:
- Vi multe helpas per altruisma ago,
- Ke la homaro feliĉu kaj perfektu!
Kaj kiam venos - ĝi venu tre malfrue!
La horo supre labori substitue
Al krudaj penoj de via karnodraŝo,
- Via ĝojos, kara! la tuta vivo ofere
- Al idealo riĉiĝos vin supere,
- Ĉar vi rikoltos el via semitaĵo.
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads