Brigitte Macron
Instruisto kaj unua damo de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Brigitte Macron, \bʁi.ʒit ma.kʁɔ̃\ (nasknome Trogneux) naskita la 13an aprilo 1953 en Amiens (Francio), estas franca instruistino ĉefe konata kiel la edzino de Emmanuel Macron, prezidanto de la Franca Respubliko depost la 14a majo 2017. Ŝi estas prezidanto de la Fondaĵo de Malsanulejoj depost 2019.

Remove ads
Biografio
Familio
Brigitte Marie-Claude Trogneux devenas de familio de ĉokoladistoj en Amiens (Francio), famaj pro ĝiaj makaronoj[1][2]. Ŝi estas filino de Jean Trogneux (1909-1994) kaj de lia edzino Simone Pujol (1913-1998), kaj la plej juna el iliaj ses infanoj. La 9an novembro 2018, ŝia pliaĝa frato Jean-Claude Trogneux, estro de la Trogneux-ĉokoladfabriko[3], mortis 85-jaraĝe[4].
Brigitte Trogneux edziniĝis, la 22an junio 1974, kun André-Louis Auzière[5] (1951-2019[6][7]), juna viro el sia socia medio kaj estonta bankisto, kun kiu ŝi havas tri infanojn, Sébastien-on (1975), Laurence-on (1977) kaj Tiphaine-on (1984), laŭorde statistikisto[8] (diplomita far la franca nacia lernejo pri statistiko kaj informanalizo), kardiologisto kaj advokato[9].

En majo de 1993, dum la kursoj pri teatro kiujn ŝi plenumis en la gimnazio La Providence, ŝi rimarkis Emmanuel Macron-on, tiam 15-jaraĝa kaj lernanto en la sama klaso kiel sia filino Laurence[2][10][11][12][13][14].
Sekvantjare, la paro ekas amrilaton. La diferenco (pli ol 24 jaroj) inter la du amantoj kaŭzas skandalon ene de la Trogneux-familio, despli ke ilia rilato povus esti kondamnita de la artikolo 227-27 de la franca kriminala kodo, kiu punas sekcatencon kontraŭ neplenaĝulo. Laŭ ĝi, instruisto kiu spertas seksumadon kun lernanto inter 15- kaj 18-jaraĝa, riskas malliberecon dum maksimume tri jaroj[2][13]. Ilia amrilato netrudiĝeme daŭras en Parizo, kie Emmanuel Macron alvenas al la lasta gimnazia klaso, kaj poste al la classes préparatoires littéraires de la liceo Henri-IV[5][15].
Brigitte Trogneux eksedziniĝis la 26an januaron 2006 je André-Louis Auzière. La 20an oktobro 2007, ŝi edziniĝis kun Emmanuel Macron en la Touquet-Paris-Plage[16][17], kie ŝi havas domon. Ŝia nova edzo, tiam financinspektoro, rezignas publikan servon kaj eklaboras por Rothschild-banko.
Brigitte Macron, kromnomita « Bibi » de siaj familiaruloj[18], estas la avino de sep nepoj[19].
Instruistino pri beletro
Ŝi ekhavis sian abiturientan ekzamenon 19-jaraĝe en 1972 en la gimnazio Sacré-Cœur de Amiens kun honoroj "tre bone"[20]. Havanto de "Majstreco pri Artoj", kiun ŝi ekhavis per memuaro pri korteza amo[mankas fonto], kaj de CAPES pri klasika beletro(1986)[20][21], ŝi instruis kontrakte en privataj lernejoj. Ŝi oficis en Parizo, kaj poste en Strasbourg en la protestanta gimnazio Lucie-Berger (1986-1991)[22][23].
En 1991, ŝi revenis al sia naskurbo kaj instruis la francan kaj la latinan en la privata jezuita gimnazio La Providence[24][25]. Ŝi poste foriris, la 8an majo 2007, por instrui en Parizo en la privata gimnazio Saint-Louis-de-Gonzague[15].
En septembro 2015, Brigitte Auzière-Macron (BAM, kiel ŝin nomumas ŝiaj lernantoj[26]) ĉesis instrui por sin dediĉi al la kariero de sia edzo[24][27] kaj iĝis "haveblulo (fr)" de la franca eduksistemo[28].
Engaĝiĝoj antaŭ la franca prezidenta baloto de 2017
Dum la urba baloto en Truchtersheim (Bas-Rhin, Francio), kie ŝi tiam loĝis, Brigitte Auzière kandidatis en la sendependa listo "Truchtersheim demain", sed ŝi ne estis elektita[23].
En 2012, ŝia edzo Emmanuel Macron sin dediĉis al politiko: la paro tiam kaptas atenton de gazetaro, kiuj taksas la intereson, kaŭzitan de ilia aĝdiferenco, kiel pruvon de evoluo de publika opinio pri tiaj aferoj[29].
La 2an junio 2015, dum vizito de la hispana reĝo Filipo la 6a kaj de lia edzino Letizia Ortiz, ŝi pozis unuafoje ĉe la sojlo de la palaco Elizeo apud li[12].
En aprilo 2016, la Macron-aj geedzoj aperis en la titolpaĝo de la franca gazeto Paris Match, al kiu ili konsentis privatajn fotojn kaj intervjuon, sed ili poste taksis tiun tromemmontradon kiel mallertaĵon kaj neis esti farintaj strategion pri memmontrado en gazetaro[30][31].
Kun sia plijuna filino Tiphaine Auzière (anstataŭulo de Thibault Guilluy, kandidato de La République en marche en Pas-de-Calais dum la franca parlamenta baloto de 2017[32]) Brigitte Macron partoprenis en la kampanjo de sia edzo pri la prezidanta baloto de 2017[33]. Komence tre aktiva, ŝi poste malplividebliĝis kvankam ŝi daŭre ludis gravan rolon por la kandidato[14][34].
Edzino de la prezidanto de la Franca Respubliko


La 7an majo 2017, Emmanuel Macron iĝis prezidanto de la Franca Respubliko. Brigitte Macron tiel iĝis la "unua damo de Francio" post la ekofico de sia edzo, la 14an majo 2017, kaj starigis sian oficejon en la Fougères-salono, kiu troviĝas sine de la Madame-flankaĵo, en la teretaĝo de la palaco Elizeo. Ĉi tiu salono iam utilis kiel laborloko por Cécilia Sarkozy, Carla Bruni-Sarkozy kaj Valérie Trierweiler[35], kiuj estas tri iamaj paruloj de francaj prezidantoj.
Brigitte Macron, laŭ si mem, volas esti "unu kaj nedividebla" flanke de la prezidanto, kiu komence deziris la kreadon de oficiala kadro por la ofico de "unua damo", taskante la nunan situacion kiel "hipokritaĵon"[36]. Dum somero de 2017, peticio kontraŭ la kreado de tiu statuso rikoltis 300 000 subskribojn[37].
Finfine, "ĉarto de malkaŝeco" estis proponita. Ĉi tiu agnoskas al Brigitte Macron "rolon de ŝtatreprezento" de Francio flanke de la prezidanto, interalie dum internaciaj kunvenoj. Ŝi povos "partopreni en agoj naciaj kaj internaciaj, starigitaj far aliaj paruloj de ŝtatestroj, interalie por lukti kontraŭ klimatŝango aŭ perforto kontraŭ inoj kaj infanoj". Ŝi ankaŭ devos responci pri "petadoj" de homoj, kiuj deziras renkonti ŝin. Per sia subteno aŭ sia ĉeesto, ŝi helpos "manifestadojn filantropiajn, kulturajn aŭ sociajn, aŭ kiuj helpas al la internacia influo de Francio". Ŝi ankaŭ estos taskita pri "daŭrigo de senĉesa ligo de aŭskultado kaj de rilatiĝo kun agantoj de la civila socio pri handikapo, edukado, sano, kulturo, infanprotektado aŭ seksegaleco". La prezidanto de la Respubliko cetere povos taski ŝin pri "misioj pri pripensado kaj proponado", kiuj estos publikigitaj fine de ĉiu monato, same kiel ŝia oficiala agendo. Tiu ĉarto indikas, ke la rimedoj por sia ofico estos prenitaj el la prezidanta buĝeto kaj ke ŝi rajtos havi du prezidantajn konsilistojn kaj sekretariaron.[38] Buĝeto de 440 000 eŭroj estos havebligita al ŝi[39].
Brigitte Macron estas la celo de laŭdaj artikoloj en Daily Mail, Frankfurter Allgemeine Zeitung, kaj The Observer. Ŝia vestastilo en internaciaj kunvenoj estas la celo de komentoj[40]. Siaflanke, Financial Times komparas ŝian stilon kun tiu de "Essex girl (en)"[41].
En 2018, la servoj de palaco Elizeo oficiale plendis pro identŝtelo post esti ekkonantaj, ke la nomo de Brigitte Macron estis uzata por havi preferan traktadon en luksaj establaĵoj[42]. La reputacio de Brigitte Macron cetere estis kontraŭleĝe uzita far retaj trompistoj, celante vendi kaj antaŭigi kontraŭfaltajn pomadojn, kies ŝi estus reprezentanto aŭ kreinto[43].
Cetere ŝi partoprenis en la ornamado de palaco Elizeo, tien irigante nuntempajn artistojn. Ekzemple ŝi aldonis tapiŝon far Christian Jaccard kaj fotelojn far Éric Jourdan al la Murat-salono.
En aprilo 2019, ŝi ekis kaj ekprezidantis Instituton de la alvokiĝoj al laboro: financitan far LVMH, ĝi celas kreadon de edukejoj por junaj senlaboraj plenkreskuloj[44]. Ŝi planis partopreni kiel instruisto sine de la unua lernejo de tiu instituto, inaŭgurita septembre de 2019[44][45].
En junio 2019, ŝi sukcedis Bernadette Chirac-on (edzino de iama prezidento Jacques Chirac) pri la posteno de prezidanto de la Fondaĵo de Malsanulejoj[46].
Kiel familiarulo de la familio de Bernard Arnault (estro de LVMH depost 1989), ŝi ofte surhavas vestaĵojn el LVMH dum siaj oficialaj aperoj[47].
Montradoj de opinio
Brigitte Macron asertis, en aŭgusto 2017, esti volanta "lukti kontraŭ socia ekskludo, ĉefe tiuj pri handikapo, edukado kaj malsano"[48].
En octobro 2017, dum miloj da molestataj kaj molestitaj inoj ekpepis en Twitter kun la kradvorto #MeToo pri seksĝenadoj, kies ili asertas esti viktimoj, Brigitte Macron oferas sian apogon al tiuj supozaj viktimoj. Ŝi kuraĝigis homojn, kiuj ne jam denuncis iliajn subitajn ĝenadojn, al "rompi silenton"[49][50][51][52].
Ŝi subtenis la agadon de Stéphane Bern, familiarulo de la prezidanta paro kaj taksita de misio pri kultura heredo[53].
Remove ads
Ordeno
- Komandoro de la nacia ordeno de Respubliko Ebur-Bordo (2019)[54].
Kulture
En 2018, la gazeto Le Parisien[55] anoncas, ke la aŭtoro Gaël Tchakaloff pretigas komikson, kiu bildigas tagon el la vivo de Brigitte Macron.
En la tria epizodo de la usona televidserio Emily in Paris, Carla Bruni sendas al Brigitte Macron foton, kiun metis en sociajn retejojn Emily Cooper kaj kiun la "unua damo" poste diskonigis, plivalorigante Emily-on ene de ŝia merkata kompanio. Dum ĉi tiu epizodo, sceneto montras Brigitte Macron-on en palaco Elizeo, dorsvidate kaj rolata far aktoro, kiam ŝi ricevas la foton.[56]
Vidu ankaŭ
- Caroline Derrien et Candice Nedelec. Les Macron. ISBN 978-2-213-70462-3..
- Joëlle Chevé. L'Élysée au féminin, de la IIe à la Ve République : Entre devoir, pouvoir et désespoir. ISBN 978-2-268-09048-1.
- Maëlle Brun, Brigitte Macron l'affranchie, Paris, éditions de l'Archipel, 2017.
- Fabienne Cassagne, Brigitte Macron, la confidente, City Édition, 2018.
- Ava Djamshidi et Nathalie Schuck, Madame la présidente, Plon éditions, 2019.
- Sylvie Bommel, Il venait d'avoir dix-sept ans, JC Lattès, 2019.
- Renaud Dély, Marie Huret, Les Macron du Touquet Élysée-plage, Seuil, 2020.
Filmografio
- 2018 : Brigitte Macron, un roman français de Virginie Linhart.
- 2018 : Vestiaires : Brigitte Macron aperas rolante sian propran rolon, en epizodo de la 8a sezono. Ŝi finas ĉi tiun kameon per la frazo "Dankon pro tiu ĉi momento", el la libro de Valérie Trierweiler.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads