Budho
en budhismo, ulo kiu atingas perfektan klarvidon From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Budho[noto 1] estas honora titolo por tiuj bodisatvoj, kiuj atingis budhecon,[3] trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budaismo, al kiu ĝi donis sian nomon. La budao de ĉi tiu epoko estas la budho Gotamo.



Remove ads
Etimologio

La vorto budho devenas de la vorto buddha (बुद्ध), kiu en sanskrito, prakrito kaj palio signifas "vekiĝinton". Ĝi devenas de la hipoteza radiko budh (percepti).[4] Francisko Azorín indikas etimologion el sanskrita Budha (saĝa), el budh (kompreni).[5]
Esperantigo
Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:
- Buddo:[2][6] proponita de Zamenhof.
- Budao:[2][6][7] laŭ la kutimoj de Esperanto (tiuj fontoj ne aŭdis pri la iama hungara urbo!).
- Budho:[2][6] kvankam ĝi tamen estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi fariĝis la plej populara el la tri proponoj. Tiu ĉi formo estas ankaŭ uzata en la nomo de Budhana Ligo Esperantista.
Remove ads
Budheco
La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas budheco (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[8]
La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris post pluraj vivoj la bodisatvo kiu fariĝis la budho Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[9] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[9]
Remove ads
Specoj de budhoj
Budhismo mencias tri specojn de budhoj:[10]
- Ververa budho:[noto 2] Atinganta vekiĝon sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmoradon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto budho sen ia ajn aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon kaj estas majuskligita, la Budho, ĝi indikas la historian budhon de nia erao, la budho Gotamo.
- Privata budho:[noto 3] Ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne ekmovanta la darmoradon. Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Disĉipla budho:[noto 4] atinganta vekiĝon en la tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, budho estas sinonimo de arahanto, sed en la praktika lingvouzo, budho plejofte signifas la kategorion unu, dum arahanto la kategorion tri.
Budhoj
La sep prabudhoj

En la plej antikva tavolo de tekstoj en Palio, kiel la kvar unuaj Nikajoj, la jenaj sep budhoj (saptatathāgata) estas menciitaj kun nomo:[11]
- Budho Vipaŝino
- Budho Ŝikino
- Budho Viŝvabuo
- Budho Krakuĉando
- Budho Konagamano
- Budho Kaŝjapo
- Budho Gotamo
La budho Gotamo estas la nuntempa budho, kaj la aliaj ses estas budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.
La nuna budho


La titolo budho estas ankaŭ ofte uzita por paroli pri la budho de ĉi tiu erao, la budho Gotamo,[12] ankaŭ nomita budho Ŝakjamunio, kiun oni kelkfoje nomas simple la Budho.
La estontaj budhoj
La Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya ankaŭ mencias, ke post la sep antikvaj budhoj venos la estonta budho Majtrejo.[13]
La dudek naŭ budhoj
La dudek naŭ budhoj estas la budhoj priskribitaj en la Kronikoj de la budhoj (Buddhavaṃsa) el la Tripitako de Teravada budhismo,[14][15][16] teksto verkita inter la –1-a kaj la –2-a jarcentoj, kiu priskribas la vivon de la budho Gotamo kaj la dudek sep budhoj kiuj ekzistis antaŭ ol li.[17] Dudek unu budhoj estas aldonitaj al la listo de sep antikvaj budhoj priskribita en la plej antikva tavolo de tekstoj en la Nikajoj.[18][19] Al tiuj dudek ok budhoj estas aldonita la estonta budho Majtrejo, menciita en la Cakkavattisīhanādasutta de la Dīghanikāya.[13]
Laŭ aliaj pli malfruaj tekstoj, ĉiu kalpo havas mil budhojn, kaj la budho Majtrejo estos la kvina budho de la badrakalpo.[20] Do, la budho Krakuĉando estas la unua budho de nia kalpo, la badrakalpo, kaj la budho Viŝvabuo estas la mila budho de la vjuhakalpo, la glora kalpo. La budho Gotamo estas la kvara kaj nuntempa budho de la badrakalpo.
Listo de la dudek naŭ konataj budhoj
Ekstermondaj budhoj
En budhismo ekzistas multaj paralelaj mondoj kaj en ĉiu mondo nur ekzistas unu budho, ĝis la instruoj de la budhoj estas forgesitaj. Tiam nova budho aperas en la mondo, malkovras la instruojn kaj ekinstruas ilin. Ĉefe laŭ Mahajana budhismo, en kelkaj el tiuj paralelaj mondoj ekzistas paralelaj budhoj, kiel la budho Amitabo, kiu estas la ĉefa budho en purlanda budhismo. Li estas la budho de la purlando Sukavatio, kiun li mem kreis, en la plej okcidenta parto de la universo, trans la limoj de nia mondo. Laŭ la Plilonga Sutro de Nemezurebla Vivo, la budho Amitabo estis en pratempa epoko bikŝuo nomita Darmakaro, kiu lernis pri budhismo de alia ekstermonda budho, la budho Lokeŝvararaĝo.
La supera budho

Laŭ esotera budhismo, ekzistas eterna budho, kiu estas la vera korpo (dharmakāya) de ĉiu alia budho. Tiu budho estas la budho Vajroĉano.
La kvin budhoj de saĝeco

En Vaĝrajana budhismo estas kvin ekstermondaj budhoj (pañcatathāgata), kiuj aperas en budhisma tantroj kaj rilatas al trikorpeco. Ili reprezentas kvin kvalitojn de la unua budho, la budho Vajroĉano, asociitaj kun la vera korpo (dharmakāya).[35]
Laŭ la Tattvasaṃgrahatantra, estas kvar familioj de budhoj. La kompleta mandalo Vajradhatu kun kvin budhoj unue aperis en la Vajraśekharasūtra, laŭ kiu ilia fonto estas la budho Vaĝradaro.[35]
Ili estas ĉefe gravaj en mantra budhismo, kie ili estas reprezentitaj en la mandalo de la Śūraṅgamasūtra.
Ĉiu el la kvin budhoj de saĝeco havas purlandon. En tiu de la budho Akŝobjo, la purlando Abiratio, loĝas Vimalakirtio kaj Milarepo.
Ili estas reprezentitaj jene:
Remove ads
Bildaro
- Statuo de la budho Majtrejo de la 2-a jarcento en grekobudhisma stilo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads