Bullet

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Bullet
Remove ads

Bullet estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 593 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Bullet situas sur la suda flanko de la montoĉeno Chasseron, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro kun bela vido al la Lago de Neŭŝatelo kaj la Svisa Mezlando. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 1607 m s.m. sur la kresto de Chasseron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bullet kaj la setlejoj Les Rasses, Les Cluds, Les Crosats kaj La Frête.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,83 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bullet limas en nordo al montara eksklavo de Fiez, en nordoriento al Fontaines-sur-Grandson, en oriento al Grandevent, en sudoriento al Novalles, en sudo al Vugelles-La Mothe, en sudsudokcidento al Vuiteboeuf, kaj en okcidento al Sainte-Croix.

Trafiko

Bullet situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Sainte-Croix al Mauborget. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 7 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Grandson.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bullet datiĝas el la jaro 1323 kiel Buleto. Dum mezepoko Bullet apartenis al la Senjorujo Sainte-Croix. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Yverdon, poste al la Distrikto Grandson, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nove kreita Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads