Grandevent

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Grandeventmap
Remove ads

Grandevent estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Grandevent situas sur la suda flanko de la montoĉeno Chasseron en la Ĵurasa Montaro, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grandevent, la setlejo Vers-chez-Grison kaj la alpopaŝtejo Le Grand-Brelingard, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 42,0% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Grandevent limas en nordoriento, oriento kaj sudoriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudokcidento al Novalles, kaj en nordokcidento al Bullet.

Trafiko

Grandevent situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Grandevent atingeblas pere de kurboriĉa vojo de Fontaines-sur-Grandson. Malgranda vojo kondukas de la vilaĝo al Villars-Burquin kaj sur la altaĵo de Ĵuraso ekzistas konekta vojo de Mauborget tra la komunuma teritorio al Bullet. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Baines al Novalles la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Grandevent datiĝas nur el la 16-a jarcento kiel Grandevens. Ĝis 1730 Grandevent apartenis al la Majorejo Fiez, tiam post ties divido Grandevent fariĝis memstara komunumo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads