Burgenlando

provinco de Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Burgenlando
Remove ads

Burgenlando [bur'genlant] estas la plej orienta, plej nova (ekde 1921 ĉe Aŭstrio) kaj plej malalte situanta federacia lando de Aŭstrio.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la federacia lando Burgenlando de Aŭstrio. Por informoj pri samnoma distrikto en Saksio-Anhalto, Germanio, vidu la artikolon Distrikto Burgenland.
Thumb
Rapidaj faktoj Federacia lando, federacia lando de Aŭstrio [+] ...

Oriente de Burgenlando troviĝas Hungario kaj okcidente Malsupra Aŭstrio kaj Stirio. Sude estas nur kelkajn kilometrojn longa limo al Slovenio, norde nur iomete pli longa limo al Slovakio. La katolika episkopo de Eisenstadt estas la kroato Ägidius Zsifkovics.

Remove ads

Historio, nomo

La nocio aperis nur post la 1-a mondmilito. La ĝermo estis plano de ĉeĥoj: la slava koridoro, kiu estus farinta kontakto inter Ĉeĥoslovakio kaj sudslavoj. Ĉar estis 2 fervojoj inter Ĉeĥoslovakio kaj tiutempa Fiume, Aŭstrio kaj Hungario ricevis po 1 fervojon. Ĝis 1920/1921 la jam ĉiam plejmulte germanlingva Burgenlando apartenis al Hungario (German-Okcidenthungario). Post dumjaraj bataloj kaj negocoj post la 1-a Mondmilito ĝi estis aljuĝita al Aŭstrio per la traktatoj de Saint Germain kaj Trianon. Post fortaj protestoj de Hungario oni tamen faris plebisciton por la regiono ĉirkaŭ Sopron, kiu estis planita kiel ĉefurbo. La plimulto de la enloĝantaro decidis por la restado ĉe Hungario.

La nomo "Burgenlando" memorigas ankoraŭ pri tio, ke la lando iam konsistis el kvar hungariaj komitatoj ("Vierburgenland" - Kvarburglando):

  • Pressburg (germanlingva nomo por Bratislavo)
  • Wieselburg (germanlingva nomo por la hungara urbo Moson)
  • Ödenburg (germanlingva nomo por Sopron)
  • Eisenburg (germanlingva nomo por Vas).

Ĝis 1925 Bad Sauerbrunn estis la provizora sidejo de la landaj registaro kaj administracio, ĝis poste la ĝis tiam relative malgrava malgranda urbo Eisenstadt (prononcu: Aj'zenŝtat) fariĝis ĉefurbo de Burgenlando.

Remove ads

Distriktoj

Fortikaĵoj (hungare/germane)

Fraknó/Forchtenstein, Németújvár/Güssing, Városszalónak/Stadtschlaining, Lánzsér/Landsee, Léka/Lockenhaus, Borostyánkő/Bernstein im Burgenland, Pinkaóvár/Burg (Burgenlando)

Burgoj

Féltorony/Halbturn, Sopronkeresztúr/Deutschkreutz, Lakompak/Lackenbach, Vasvörösvár/Rotenturm an der Pinka, Monyorókerék/Eberau

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads