Burua bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Burua bubuko, konata ankaŭ kiel Burua akcipitrostrigo (Ninox hantu), estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de la insulo Buruo, en sudaj Molukoj, Indonezio, kie ĝi vivas en natura habitato de subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Iam ĝi estis konsiderata subspecio de Moluka bubuko, ĝis kiam ĝi iĝis dividita en kvar apartaj specioj.[1][2]
La Burua bubuko estas malhela supre kun brile ruĝbruna sube. Ĝia frunto, vangoj kaj mentono estas iomete blankaj, la tarsoj kaj piedfingroj estas plenaj de haregecaj plumetoj, la beko estas kornokolora blanka, la irisoj estas flavaj, kaj iliaj piedoj estas blankaj.[3]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


